Saltu al enhavo

James Cagney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Cagney
Oskar-premiito
Persona informo
James Francis Cagney, Jr.
Naskonomo James Francis Cagney
Naskiĝo 17-an de julio 1899 (1899-07-17)
en Manhatano
Morto 30-an de marto 1986 (1986-03-30) (86-jaraĝa)
en Stanford
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Gate of Heaven Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglajido vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio
Stuyvesant High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio
Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Frances Cagney (en) Traduki (1922–1986) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
filmreĝisoro
scenaristo
dancisto
kantisto
sindikatisto
teatra aktoro
televida aktoro
ĝenra aktoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1919–1984 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
face shot of Cagney with short hair parted slightly off center.
Cagney kiel gangstero Martin "Moe the Gimp" Snyder en Love Me or Leave Me (1955)

James Francis Cagney, Jr. (naskiĝinta la 17-an de julio 1899; mortinta la 30-an de marto 1986)[1] estis usona aktoro kaj dancisto, kaj en teatro kaj en kino,[2] kvankam li havis sian plej grandan famon en kinarto. Konata pro siaj kortuŝaj ludaĵoj, distinga voĉostilo, kaj malesprima humura ritmo, li ricevis premiojn pro ampleksa vario de ludado.[3] Li estas plej bone rememorata ĉar ludis mult-esprimajn fortanimajn virrolojn en filmoj kiaj The Public Enemy (1931), Taxi! (1932), Angels with Dirty Faces (1938) kaj White Heat (1949) kaj li estis eĉ steoritipigita aŭ limigita per tiu vido dekomence en sia kariero.[4] En 1999, la American Film Institute rangis lin la oka inter siaj 50 plej Grandaj Usonaj Kinlegendoj.[5] Orson Welles dirispri Cagney ke li estis "maybe the greatest actor who ever appeared in front of a camera" (eble la plej granda aktoro kiu iam aperis antaŭ kamerao)[6] kaj Stanley Kubrick konsideris lin unu el plej bonkvalitaj aktoroj ĉiutempaj.[7]

La sepa filmo de Cagney nome The Public Enemy iĝis unu el plej influaj gangsterfilmoj de tiu periodo. Li iĝis unu el plej grandaj steluloj de Holivudo kaj unu el plej grandaj kontraktoj de Warner Brothers. En 1938, li ricevis sian unuan nomumon al Oskar-premio kiel plej Bonkvalita Aktoro pro Angels with Dirty Faces pro sia subtila portreto de akra infanviro Rocky Sullivan. En 1942, Cagney ricevis la Oskar-premion pro sia energia portreto de George M. Cohan en Yankee Doodle Dandy.[8] Li estis nomumita trianfojon en 1955 pro Love Me or Leave Me. Cagney retiriĝis el aktorado kaj dancado en 1961 por dediĉi sin al sia farmo kun sia familio. Li rompis sian retiron, post dudek jaroj, por partopreni en la filmo de 1981 nome Ragtime, ĉefe por helpi sin al rekupero el koratako.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. McGilligan, Patrick (1975). Cagney: The Actor as Auteur. New York: A. S. Barnes and Co., Inc. ISBN 0-498-01462-2. Paĝe 14.
  2. Obituary Variety, 2a de Aprilo, 1986.
  3. Speck, Gregory, "From Tough Guy to Dandy: James Cagney", Junio 1986, paĝo 319. Kontrolita 17a de Oktobro 17, 2008.
  4. McGilligan, paĝo 11
  5. America's Greatest Legends. AFI's 100 Years...100 Stars. American Film Institute (2005). Alirita 17a de Oktobro, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2015-09-28.
  6. Orson Welles https://www.imdb.com/title/tt0669890/ Parkinson, BBC, 8a de Julio, 1972 https://www.youtube.com/watch?v=yoLCnxVwbJA&feature=related
  7. Remembering Stanley Kubrick - Spielberg on Kubrick - YouTube. youtube.com. Alirita 13a de Junio, 2015.
  8. Best Actor. FilmSite.org. Alirita 17a de Oktobro, 2008.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Cagney, James (2005) [1976]. Cagney by Cagney. Doubleday. ISBN 0-385-52026-3.
  • James, Florence (2013). Fists Upon a Star: A Memoir of Love, Theater, and Escape from McCarthyism. University of Regina Press. pp. 44–46. ISBN 9780889772601. [1] Arkivigite je 2013-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 28an de Septembro 2015.
  • Gallagher, Brian. "Some Historical Reflections on the Paradoxes of Stardom in the American Film Industry, 1910–1960: Part Six". [2] Alirita la 28an de Septembro 2015.
  • McCabe, John (2002). Cagney (Paperback ed.). London: Aurum Press. ISBN 1-85410-833-6.
  • McGilligan, Patrick (1975). Cagney: The Actor as Auteur. New York: A. S. Barnes and Co., Inc. ISBN 0-498-01462-2.
  • Warren, Doug; Cagney, James (1986) [1983]. Cagney: The Authorized Biography (Mass Market ed.). New York: St. Martin's Press. ISBN 0-312-90207-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]