Saltu al enhavo

Jad Vaŝem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jad Vaŝem
יד ושם
esplora institucio
eldonejo
muzeo
muzeo de historio
production team (en) Traduki
documentation centre (en) Traduki
memorigaĵo
arkivo
publika establo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Israelo vd
Situo Jerusalemo
Adreso ת.ד. 3477, ירושלים 91034
Arkitekto(j) Moŝe Safdie vd
Estiĝo 1953
Malfermo 19-a de aŭgusto 1953
Direktoro Ronen Plot
Koordinatoj 31° 46′ 27″ N, 35° 10′ 32″ O (mapo)31.77416666666735.175555555556Koordinatoj: 31° 46′ 27″ N, 35° 10′ 32″ O (mapo)
Jad Vaŝem (Israelo)
Jad Vaŝem (Israelo)
DEC
Situo de Jad Vaŝem
Map
Jad Vaŝem
Retpaĝo https://www.yadvashem.org/
vdr

Jad Vaŝem (hebree יד ושם, angle Yad Vashem) estas la oficiala institucio kaj nacia muzeo por memorigi pri la holokaŭsto en Israelo. Eble ĝi estas la plej signifa muzeo memoriganta pri la genocido de judoj fare de la nazioj inter la jaroj 1933 kaj 1945 kaj dokumentiĝas ĝin science.

Yad Vashem respondecas pri dokumentado de la historio de la juda popolo antaŭ kaj dum la holokaŭsto, festante la rakonton pri la vivoj kaj memoro de la milionoj kiuj pereis, kaj pludonante la heredaĵon de la holokaŭsto al estontaj generacioj. Tiucele, la institucio okupiĝas pri la memorgardo kaj scienca dokumentado de la okazaĵoj de la holokaŭsto, la kolekto de objektoj kaj dokumentoj, la kolekto de pruvoj pri la holokaŭsto kaj ilia publikigo, la kolekto de la nomoj de tiuj, kiuj pereis en la holokaŭsto kaj ilia memorceremonio, esplorado kaj edukado.

La memorejo situas en Jerusalemo kaj malfermiĝis la 19-an de aŭgusto 1953 per decido de la israela parlamento Knesset kiel ŝtata institucio. Ĉiujare pli ol du milionoj da homoj vizitas la memorejon. Inter ili sendube ankaŭ estas multaj esperantistoj. Aparte granda esperantlingva grupo venis en aŭgusto 1986, kiam ĉiuj partoprenantoj de la Internacia Junulara Kongreso en Neurim en taga ekskurso al Jerusalemo vizitis la memorejon.

La ejo situas en Jerusalemo Arbaro sur la okcidenta deklivo de Monto Herzl ("Monto de Memoro"). Ĝi estas 804 metroj (2,638 ft) super marnivelo.

La ĉefenirejo
La Eterna flamo ĉe la Halo de Memoro en Jad Vaŝem, kie kutime ŝtatestroj en oficiala vizito venas por honori la memoron de la viktimoj.
la halo de nomoj
Jad Vaŝem vidata el aviadilo
Simbola skulptaĵo en Jad Vaŝem

Monumento kaj nomo

[redakti | redakti fonton]

Jad Vaŝem (hebree יד ושם por "monumento kaj nomo") ricevis sian nomon laŭ verso el la biblia libro de Jesajo 56:5: „Al ili mi donos en mia domo kaj inter miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos."[1].

La muzeo ampleksas la sekvajn partojn:

Muzeo pri la historio de holokaŭsto

[redakti | redakti fonton]

La "muzeo pri la historio de holokaŭsto" en naŭ subteraj galerioj dokumentigas la historion de kontraŭjudismo. Laŭ filmaj instalaĵoj, fotoj, montrataj ĉiutagaj objektoj, dokumentoj kaj artaĵoj prezentiĝas la genocido de la eŭropaj judoj. La ekspozicio estas kronologia kaj komenciĝas per la juda kultura vivo en Eŭropo antaŭ la holokaŭsto, lumigas la kreskiĝantan naziismon en la Germana Regno komence de la 1930-aj jaroj, la Duan Mondmiliton kaj la detruo de juda vivo en okupita Pollando (sub germania okupado), la instalon de judaj getoj (kun rekonstruo de la „Ulica Leszno“, la ĉefstrato de la Varsovia geto) ĝis la amasmurdoj en la naziaj koncentrejoj. Sekvas prezentoj de la juda rezisto kontraŭ la genocido kaj la "mortigaj marŝoj" de la germanaj nazioj. La ekspozicio finiĝas per la situacio de la judoj travivintaj la naziajn terorojn, ilia serĉo de parencoj, la vivo en kampadejoj por "mislokigitaj personoj" (angle displaced persons) kaj la elmigro al Israelo aŭ al aliaj landoj. En pli ol 100 televidaj ekranoj montriĝas filmetoj kun eldiroj de travivintoj de la holokaŭsto.

Nova konstruaĵo de la muzeo, kiun konceptis la arkitekto Moŝe Safdie, malfermiĝis en marto 2005.

Monumentoj en Jad Vaŝem

[redakti | redakti fonton]

La ampleksa ĉirkaŭa areo havas multajn skulptaĵojn kaj unuopajn memorejojn. Aparte menciindas:

Halo de memoro

[redakti | redakti fonton]

La „Halo de memoro“ (hebree אוהל יזכור, Ohel Jizkor) kun la eterna flamo por la viktimoj de la holokaŭsto. La flamo brulas en rompiĝinta bronza kaliko kaj situas meze de la halo. Antaŭ ĝi staras ŝtona plato, sub kiu estas tombigita cindro de viktimoj el la naziaj koncentrejoj. En la hala planko estas gravuritaj la nomoj de la 22 plej grandaj naziaj koncentrejoj, kiel ekzemploj por ĉiuj lokoj de la genocido. Ŝtatestroj kiuj venas en oficialaj ŝtataj vizitoj kutime vizitas kaj honoras.

Memortabulo omaĝe al Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żegota" (pola subtera organizaĵo aganta en la jaroj 1942-1945, kiu estis la nura organizaĵo en la german-okupita Eŭropo kies celo estis savi judojn) en la Aleo de Justuloj inter la popoloj en Jad Vaŝem
Memoriga tabulo de la Aleo de Justuloj inter la popoloj en Jad Vaŝem
La arbo de polino Irena Sendlerowa en la Aleo de Justuloj inter la popoloj en Jad Vaŝem
La arbo de Oskar Schindler en la Aleo de Justuloj inter la popoloj en Jad Vaŝem

Aleo de la justuloj inter la popoloj

[redakti | redakti fonton]

La „Aleo de la justuloj inter la popoloj“ estas kadrigita de arboj plantitaj por la "justuloj". La vorto "justulo inter la popoloj" celas nejudajn personojn kaj organizaĵojn (ekzemple: la memortabulo omaĝe al Konsilantaro por Helpo al Judoj "Żegota" tio estis pola subtera organizaĵo aganta en la jaroj 1942-1945, kiu estis la nura organizaĵo en la german-okupita Eŭropo kies celo estis savi judojn), do la personoj kaj organizaĵoj kiuj rezistis al la nazia reĝimo por savi la vivon de judoj. Iliaj nomoj kaj devenlandoj estas montritaj sur tabuloj apud la arboj. Ekzemploj estas Oskar Schindler, Irena Sendlerowa (vidu la apudan foton), Henryk Sławik, Chiune Sugihara, Berthold BeitzGiorgio Perlasca. La projekto komenciĝis en 1963.

Ĝardeno de la justuloj inter la popoloj

[redakti | redakti fonton]

En la „Ĝardeno de la justuloj inter la popoloj“ ekde la jaro 1996 kreiĝas memorigaj tabuloj por nejudaj savintoj de genocide minacataj judoj. Tie okazas ankaŭ la honorigaj ceremonioj por tiuj personoj.

la Monumento por la infanoj

Monumento por la infanoj

[redakti | redakti fonton]

La „Monumento por la infanoj“ dediĉiĝas pri la memoro de la 1,5 milionoj da holokaŭste murditaj judaj infanoj. La monumento estas subtera ĉambro, en kiu kandeloj en la malhelo tiel reflektiĝas, ke ekestas la impreso de nokta ĉielo plena je steloj. En la fono aŭdiĝas sondosiero deklamanta la nomojn, la aĝojn kaj la naskiĝlokoj de la infanoj.

Halo de la nomoj

[redakti | redakti fonton]

En la „Halo de la nomoj“, la lasta itinero en la muzeo pri la historio de holokaŭsto, kolektiĝas la nomoj kaj personaj datumoj de la judaj viktimoj de la nazia amasmurdo. Bazo por tio estas la indikoj en "memorfolioj" faritaj de parencoj kaj konatoj de la murditoj. Ofte la memorfolioj estas la solaj restintaj dokumentoj pri la viktimoj.

Zamenhof - familianoj

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2005 esperantistoj aldonigis en la halo de la nomoj ankaŭ la nomojn de Lidia Zamenhof, filino de L.L. Zamenhof, tre aktiva esperantistino pereinta en Treblinka, samkiel la nomojn de tri aliaj familianoj : Ida Zimmerman-Zamenhof, Sofia Zamenhof kaj Adam Zamenhof. Ĉiuj nomoj aperis ekde 2007 en la listo[2], rete retrovebla pere de la "shoah Victims' database' sur la retejo de Jad Vaŝem. Pere de ĝi eblas ankaŭ aperigi atestofolion kun la detaloj de ĉiu viktimo[2].

la Monumento memore al la deportitoj kun la Aŭŝvica vagono

Monumento memore al la forportitoj

[redakti | redakti fonton]

La „Monumento memore al la forportitoj“ per historia vagono de la fervojo de la Germana Regno memorigas pri la transportoj de judaj viktimoj en la naziajn koncentrejojn. La vagono staras super deklivo sur ponto kondukanta nenien kaj estas origina vagono uzita por naziaj genocidaj transportoj. La registaro de Pollando transdonis ĝin al la memorejo.

Valo de la komunumoj kaj ĝiaj sabloŝtona muro

Valo de la komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Sur areo de proksimume hektaro en la „Valo de la komunumoj“ (hebree בקעת הקהילות, Bik'at haKehilot) sur 107 ŝtonaj muroj memoriĝas la pli ol 5000 judaj komunumoj, kiuj dum la holokaŭsto neniiĝis komplete aŭ plejparte.

La monumento pri Janusz Korczak fare de Boris Saktsier
Buchenwald, la 16a aprilo, 1945, la liberigo de la koncentrejo. Inter la fotitoj estas Elie Wiesel, iama vic-prezidanto de Jad Vaŝem[3]

Pliaj instalaĵoj en Jad Vaŝem

[redakti | redakti fonton]
  • La Holokaŭsta Arta Muzeo montras artan kolekton de desegnaĵoj kaj pentraĵoj de viktimoj de la koncentrejoj.
  • La Nova Sinagogo montras religiajn objektojn el neniigitaj sinagogoj de Eŭropo.
  • La biblioteko de Jad Vaŝem, la plej granda kolekto de libroj pri la holokaŭsto, havas pli ol 87.000 volumojn en diversaj lingvoj.
  • La arkivo ampleksas kolekton de pli ol 58 milionoj da dokumentaj paĝoj kaj pli ol cent mil fotoj.
  • En la "Arbaro de la Nacioj" ŝtatestroj de ĉiuj landoj estas invitataj planti po arbon. La arbaro en 2005 inaŭguriĝis fare de la prezidanto de Germanio Horst Köhler.

Krome la institucio havas departementojn pri eduko, publikado kaj esploro.

La retejo YadVashem.org havas datumaron kun la nomoj kaj perdonaj datumoj de pli ol tri milionoj da murditaj holokaŭstaj viktimoj. La datumaro estas parto de projekto, kiu celas dokumentigi la nomojn kaj vivhistoriojn de ĉiuj viktimoj. Post 50 jaroj da esploro la datumaro prezentas la rezultojn de tiuj klopodoj. En dek jaroj komence de 21-a jarcento pli ol 1500 homoj enkomputiligis ĉiujn informojn. Plej probable temas pri la plej ampleksa datumaro tiuspeca.

En multaj eŭropaj landoj ekzistas partneraj asocioj kunlaborantaj kun Jad Vaŝem. Ili memorigas pri la holokaŭsto en siaj landoj per specifaj memoriaj kaj edukaj projektoj. Per kulturaj eventoj la multloke perdiĝinta juda kulturo estas revivigata kaj tenata en memoro.

al la 1-a de januaro 2017, fonto: Yad Vashem Arkivigite je 2006-02-08 per la retarkivo Wayback Machine*
Pollando   6 706
Nederlando 5 595
Francio 3 995
Ukrainio 2 573
Belgio 1 731
Hungario 844
Litovio 891
Belorusio 641
Slovakio 572
Germanio 601
Italio 682
Grekio 335
Jugoslavio (Serbio) 135
Rusio 204
Ĉeĥio 116
 
Kroatio 115
Latvio 136
Aŭstrio 109
Moldavio 69
Albanio 75
Rumanio   60
Svislando 49
Bosnio kaj Hercegovino 43
Norvegio 67
Danio** 22
Bulgario 20
Granda Britio 22
Svedio 49
Makedonio 10
Armenio 10
 
Slovenio 10
Grekio 10
Hispanio 9
Usono 5
Estonio 3
Portugalio 3
Brazilo 2
Ĉinio 2
Indonezio 2
Irlando 1
Japanio 1
Kubo 1
Salvadoro 1
Peruo 1
Vjetnamio 1
Luksemburgio 1
Montenegro 1
Turkio 1
Egiptio 1
Kartvelio 1

sume 26 513

*laŭ indikoj alireblaj de organizo Yad Vashem
**membroj de dana rezistmovado ne volis esti indikitaj unuope, sed kiel unu grupo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. traduko de la biblia citaĵo laŭ L. L. Zamenhof
  2. 2,0 2,1 Jozef Ŝemer : La nomoj de la familianoj de Zamenhof aldoniĝis al la listo de Jad Vaŝem, Revuo Esperanto aprilo 2007, Universala Esperanto-Asocio.
  3. Elie Wiesel — Photograph. United States Holocaust Memorial Museum. Arkivita el la originalo je 2013-07-19.