In memoriam
Aspekto
In memoriam estas fiksitaj latinaj vortoj, kiuj laŭvorte signifas en memoron aŭ por memoro kaj kiuj estas uzataj en senco postmorte, ekzemple dum donado de honorigoj kaj ordenoj al jam mortintaj personoj. La honorigo in memoriam estas ofta okaze de soldatoj, policistoj, fajroestingistoj ktp., kiuj pereis dum plenumado de la deĵoro. Kelkaj landoj havas eĉ specialajn honorigojn kaj ordenojn, kiuj estas donataj nur in memoriam, pro ofero de la propra vivo. Formo de honorigo havas ankaŭ ilia postmorta avanco en pli altan rangon. Postmorte povas esti donitaj ankaŭ ekzemple akademiaj titoloj.