Saltu al enhavo

Impulso (elektromagnetismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri elektromagneta ondo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Impulso.
Simulilo de EMI HAGII-C testita ĉe aviadilo de tipo Boeing E-4 (1979).

Elektromagneta impulso (EMI), ofte konata kiel EMP (el la angla ElectroMagnetic Pulse), estas maldaŭra kaj fortega amplituda elektromagneta ondo-emisio, kiu povas difekti multajn elektrajn kaj elektronikajn aparatojn (ligatajn al elektra reto kaj neprotektajn) kaj ĵami telekomunikaj ligoj.

Ĉi tia impulso povas esti artefarite generita per atomeksplodo aŭ mikroondgeneratoro, sed ankaŭ povas esti de natura origino, kiel ekzemple fulmo, suna erupcioelektrostatika malŝargo .

La aplikoj de EMI povas esti armeaj, industriaj aŭ medicinaj.

Tipoj de elektromagnetaj impulsoj

[redakti | redakti fonton]
Fulmotondro en Sydney (Aŭstralio) en 1991 : ekbrilo ĉiujn 30 sekundojn dum du horoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fulmo.

Fulmo estas la plej ofta el EMI-oj, ĝi estas natura fenomeno de elektrostatika malŝargo, pro la grandega diferenco de elektra potencialo inter du nuboj aŭ inter iu nubo kaj la Tero.

Elektrostatika malŝargo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektrostatika malŝargo.

Elektrostatikaj malŝargoj estas karakterizitaj per altaj tensioj sed malaltaj kurentoj kaj foje kaŭzas videblan sparkadon. Ili estas konsiderataj malgrandaj, lokalizitaj fenomenoj, kvankam teknike fulmo estas unu el ili. Ili ankaŭ povas esti artefaritaj, kiel kun la generatoro de Van de Graaff . Elektrostatika malŝargo povas damaĝi elektronikajn cirkvitojn per injekto de impulso kun alta tensio, krome donante al homoj malagrablan ŝokon. Oni ankaŭ povas krei sparkilojn, kiuj povas generi fajrojn aŭ eksplodojn de fuelaj vaporoj. Tial, antaŭ plenigi la aviadilon aŭ elmontri fuelvaporon al la aero, la fueltubo estas elektre konektita al la aviadilo por malŝargi la tutan elektrostatikan elektron.

Nuklea elektromagneta impulso

[redakti | redakti fonton]
Nuklea eksplodo.

Kiam nuklea armilo detonacias, ĝi produktas mallongan elektromagnetan impulson. Ĝia signifo dependas de multaj faktoroj, inkluzive de la grandeco kaj speco de la bombo kaj la alto el kiu ĝi eksplodas, sed ĝiaj efikoj povas esti gigantaj sur elektraj tetekomunikaj instalaĵoj. Ĝi komenciĝis kiel kromefiko de atombomboj malkovritaj en 1945 dum la unuaj nukleaj provoj de la usona armeo, kiuj rapide evoluis al armilo proprasence.

Nenuklea elektromagneta impulso

[redakti | redakti fonton]

La "E-Bombo" aŭ «mikroonda bombo» estas nova generacia elektromagneta armilo inventita en la 1950-aj jaroj, kapabla produkti elektromagnetan impulson (EMI) sen nuklea eksplodo. Eksplodante, la bombo liberigas tre mallongan kaj altan ampleksan elektromagnetan ondon, kiu detruas elektrajn aparatojn en areo da kelkaj dekoj ĝis kelkaj centoj da metroj, kio permesas «kirurgiajn strikojn». La landoj studantaj ĉi tiun teknologion konservas la progreson de sia esplorado sekrete.

Magneta formigo

[redakti | redakti fonton]
Aluminioskatolo misformita per magneta impulso kreita per forta 2-kiloĵula malŝargo de baterio da alttensiaj kondensiloj.

Magneta formigo estas industria formadprocezo uzata por deformi aŭ tranĉi metalan parton uzante magnetan kampon, plej ofte kupronaluminion. La parto estas transformita per altintensaj magnetaj impulsoj, kiuj induktas kurento en la konsiderita parto. Tiu parto povas esti modifita senkontakte de iu ajn ilo, kvankam en kelkaj kazoj la parto povas esti premita kontraŭ matrico.

Ultramallonga magneta impulso

[redakti | redakti fonton]

Ultramallongaj elektromagnetaj impulsoj (ankaŭ nomitaj "mikroondoj") kaj ilia efiko al ĉeloj estas nuntempe la temo de esplorado kun vido al aplikoj en medicino kaj armindustrio.

Suna elektromagneta impulso

[redakti | redakti fonton]

Pro la simileco inter malrapida atoma elektromagneta impulso de atomeksplodo kaj suna-induktita geomagneta ŝtormo, fariĝis ofte nomi la energion de tiuj ŝtormoj "suna EMI"[1]. Sur grundnivelo, aliflanke, "suna EMI" ne povas produkti rapidegajn aŭ gamajn impulsojn.

Satelitoj kaj kosmoveturiloj estas nature elmontritaj al ĉi tiuj EMI-fenomenoj ligitaj al la agado de la suno kaj suna vento, kiu povas interrompi, degradi aŭ eĉ detrui satelitojn aŭ elektronikajn ekipaĵojn. Tiel okazis en 2000, dum periodo de alta suna agado,

Komutimpulso

[redakti | redakti fonton]

La ago de ŝaltilo kreas subitan ŝanĝon en la fluo de elektro. Ĉi tiu subita ŝanĝo estas formo de EMI.

Efikoj de EMI

[redakti | redakti fonton]

Konsekvencoj

[redakti | redakti fonton]

La funkciado de elektraj kaj elektronikaj aparatoj submetitaj al ĉi tiu elektromagneta blovo estas tre difektita2. Same, mallongaj ondolongaj radiosignaloj kiel tiuj de radaroj povas esti grave interrompitaj. La daŭro de ĉi tiuj interrompoj povas esti tre longa. Laŭ la Usona mararmeo, "EMI-bomboj ankaŭ povas kaŭzi damaĝon al homoj, interrompante neŭronajn ligojn kaj kaŭzante provizoran perdon de konscio aŭ ankoraŭ morton"[2]..

Nukleaj EMI-atakscenaroj de post-malvarma milito

[redakti | redakti fonton]

La usonaj militservoj realigis, kaj en kelkaj kazoj publikigis, kelkajn hipotezajn atakscenarojn de malrapidaj EMI[3]. La usona EMI-komisiono mandatigitas fare de la Usona Kongreso en 2001 kaj denove en 2006[4]..

Tiu komisiono estas oficiale konata kiel la Komisiono por Taksi la Minacon al Usono de Electromagnetaj Impulsojatako. Tiu komisiono kunvenigis grupon de famaj sciencistoj kaj teknologoj por publikigi la 2008-datita ‘’Critical National Infrastructure Report’’ (Kritika Nacia Infrastruktura Raporto) [5].

Ĉi tiu raporto priskribas, kiel eble plej detale, la verŝajnajn sekvojn de nuklea EMI sur civila infrastrukturo. Kvankam ĉi tiu raporto estis farita specife por Usono, granda parto de la informoj evidente povas esti ĝeneraligita al la civila infrastrukturo de aliaj industrilandoj[6].

Kontraŭrimedoj

[redakti | redakti fonton]

Delonge oni scias, ke ekzistas multaj manieroj protekti kontraŭ nuklea EMI (aŭ rapide fari riparojn kie protekto ne estas praktika) kiel elektronika hardado, sed la EMI-Komisiono determinis, ke ĉi tiuj protektoj preskaŭ tute forestas en la civila infrastrukturo de Usono, kaj ke eĉ grandaj sektoroj de la usonaj militservoj ne plu estas protektitaj kontraŭ EMI je la nivelo, kiun ili estis dum la Malvarma Milito[5].

Publikaj deklaroj de fizikistoj kaj inĝenieroj laborantaj en la kampo de EMI tendencas emfazi la gravecon de elektronika fabrikado, EMI-rezistemaj elektraj komponantoj, kaj tenante taŭgajn rezervajn partojn por ebligi rapidajn riparojn[5].. Ĉi tiu Komisiono ne ekzamenis la civilan infrastrukturon de aliaj landoj.

En 1992, la francaj armetrupoj establis normon pri la stabileco de municio por malhelpi damaĝon pro elektromagneta radiado sur armiloj kaj municio.

Faraday-kaĝo

[redakti | redakti fonton]

La solvo estas la efektivigo de Faraday-kaĝo per tavolo de metala blendo ĉirkaŭ sentemaj aparatoj.

Vakutuboj

[redakti | redakti fonton]

Pli malnova elektronika tub-bazita ekipaĵo estas ĝenerale multe malpli vundebla al EMI ol ekipaĵoj kun duonkonduktantoj. Dum malvarma milito sovetiaj militaviadiloj ofte havis aviadikon bazitan sur vakutuboj pro la manko de la sovetianoj de mastrumado de aparatoj kun elektroniko de «solida stato» (per duonkonduktantoj) kaj ilia kredo ke la vakutubo estus pli taŭga por postvivado de EMI[7].

Kvankam vakutuboj estas multe pli rezistemaj al EMI ol elektronikaj disponaĵoj, aliaj komponentoj en vakutubaj cirkvitaroj povas esti difektitaj per EMI. Vakutuboj ja estis difektitaj en 1962 dum nuklea EMI-testado[8]. Krome, elektronikaj radioaparatoj postvivis al ampleksa EMI[9],[10],[11].

Solidsubstancaj aparatoj

[redakti | redakti fonton]

Solidsubstancaj aparatoj estas konstruitaj tute el solidaj materialoj ene de kiuj elektronoj, aŭ aliaj ŝargoportantoj, estas tute limigitaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Natural Sources of EMP :EMP Caused by Geomagnetic Storm (Naturaj fontoj de EMI: EMI kaŭzitaj de Geomagneta ŝtormo ) (angle). empactamerica.org (fonto arkivita). Arkivita el la originalo je 2011-07-26. Alirita 2024-09-26 .
  2. Ross, Lenard H., Jr. kaj Mihelic, F. Matthew. (november/decembro 2008) Healthcare Vulnerabilities to Electromagnetic PulseSanovundebleco pro elektromagneta impulso») (angle), p. 321–325.
  3. Miller, Colin R. (novembro 2005). Major, USAF Electromagnetic Pulse Threats in 2010 («Elektromagnetaj impulsaj minacoj en 2010») (angle). Air War College, Air University, United States Air Force. Arkivita el la originalo je 2018-12-31. Alirita 2024-09-26 .
  4. Homepage (angle). EMPCommission.org (2024-09-09). Alirita 2024-09-25 .
  5. 5,0 5,1 5,2 Critical National Infrastructures (Kritikaj Naciaj Infrastrukturoj) (aprilo 2008). Report of the commission to assess the threat to the United States from electromagnetic pulse attack («Raporto de la komisiono por taksi la minacon al Usono de elektromagneta impulsatako») (angle).
  6. Peter Vincent (8-a de marto 2005). EMP Commission Staff, before the United States Senate Subcommittee on Terrorism, Technology and Homeland Security («EMI-kominiono, antaŭ la Usona Senata: subkomitato pri Terorismo, Teknologio kaj Ŝtatsekureco») (angle). Arkivita el la originalo je 2012-11-08. Alirita 2013-04-08 .
  7. William J. Broad. (29-a de majo 1981) Nuclear Pulse (I): Awakening to the Chaos Factor ("Nuklea impulso (I): Vekiĝo al la ĥaosa faktoro" ) 212 (angle), p. 1009–1012..
  8. Loborev, Vladimir M. (3-a de junio 1994) "Up to Date State of the NEMP Problems and Topical Research Directions" («Ĝisdata stato de la NEMP-Problemoj kaj topikaj esploraj direktoj») (angle), p. 15–21.
  9. Seregelyi, J.S, et al.. Raporto ADA266412 EMP Hardening Investigation of the PRC-77 Radio Set («EMI-hardiga esploro de la radioaparato PRC-77 (angle). Alirita 2009-25-11 .
  10. Samuel Glasstone. The Effects of Nuclear Weapons («La efikoj de nukleaj armiloj») 11, sekcio 11.09 (angle).
  11. Honest Effects of Nuclear Weapons! («Honestaj efikoj de nukleaj armiloj!» (angle). glasstone.blogspot.com (03/2006). Alirita 2024-09-25 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Impulsion électromagnétique en la franca Vikipedio.