Idiofono
Aspekto
Idiofono signifas memtonanto aŭ memsonanto. Tia muzikilo generas sonon tutece oscilante aŭ per songenera parto, kiu ne estas streĉita kordo aŭ membrano. Precipe kiel ritmaj instrumentoj ili ekzistas en ĉiuj kulturoj de la mondo.
Oni distingas inter:
- Skuo-idiofonoj – klakileto, turka tintilaro, aŭ la indonezia Angklung
- Surbataj kaj kontraŭbataj idiofonoj – marimbafono, Triangulo (muziko), klaveoj, Gongo, sonorilo, klakiletoj, tamburo, ŝtaltamburo, fendotamburo, templobloko
- Skrapaj kaj frotaj idiofonoj – skrapilo, vitroharmoniko, guiro, daksofono, muzika segilo
- Plukidiofonoj – buŝharpo, lamelofono
- Stamfidiofonoj – stamfbastono, stamftubo
- Agorditaj idiofonoj – bastonmuzikiloj, manharpo (Mbira, Sansa)
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Brockhaus Riemann Musiklexikon (germane), volumo 2, p. 228.