ISO 8859
Aspekto
ISO 8859 | ||
---|---|---|
IEC standard • normo de ISO vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Askio | |
Sekvanto | Universala Skribsignaro | |
Partoprenanta | ISO 8859-1 • ISO/IEC 8859-2 • ISO 8859-3 • ISO/IEC 8859-4 • ISO 8859-5 • ISO/IEC 8859-6 • ISO/IEC 8859-7 • ISO/IEC 8859-8 • ISO/IEC 8859-9 • ISO/IEC 8859-10 • ISO/IEC 8859-11 • ISO/IEC 8859-13 • ISO/IEC 8859-14 • ISO/IEC 8859-15 • ISO/IEC 8859-16 vd | |
La normaro ISO 8859 (precize: ISO/IEC 8859) de la Internacia Normiga Organizo difinas diversajn ok-bitajn signarojn por la informacia tekniko. Aktuale ekzistas 15 akceptitaj sub-normoj kaj unu rifuzita propono.
Parencas al ĝi la respondaj normoj ISO-8859 (kun ligo-streko). La du diferencas per tio, ke ISO-8859 difinas kelkajn aldonajn reg-signojn en pozicioj, kiuj liberas en ISO 8859.
Signaroj
[redakti | redakti fonton]ISO 8859-1 | Latina 1 | okcidenta Eŭropo |
ISO 8859-2 | Latina 2 | orienta Eŭropo |
ISO 8859-3 | Latina 3 | suda Eŭropo (inkluzivas Esperanton) |
ISO 8859-4 | Latina 4 | baltaj lingvoj |
ISO 8859-5 | Cirila | |
ISO 8859-6 | Araba | |
ISO 8859-7 | Greka | |
ISO 8859-8 | Hebrea | |
ISO 8859-9 | Latina 5 | Turka |
ISO 8859-10 | Latina 6 | Nordiaj |
ISO 8859-11 | Taja | |
ISO 8859-12 | ne normigita | |
ISO 8859-13 | Latina 7 | Baltaj |
ISO 8859-14 | Latina 8 | Keltaj |
ISO 8859-15 | Latina 9 | okcidenta Eŭropo |
ISO 8859-16 | Latina 10 | suda Eŭropo |
Ĝenerala strukturo
[redakti | redakti fonton]- Ĉiuj subnormoj en la unuaj 128 pozicioj (0–127) identas inter si kaj al Askio.
- La bloko 0x00–0x1F (0–31) kaj pozicio 0x7f (127) enhavas nepreseblajn rego-signojn.
- La bloko 0x20–0x7E (32–126) enhavas la preseblajn signojn de Askio (literoj, ciferoj, interpunkcioj, specialaj simboloj).
- La bloko 0x80–0x9F (128–159) estas rezervita por rego-signoj kaj ne estas uzata.
- En la lasta bloko 0xA0–0xFF (160–255) estas la specifaj signoj de la subnormoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://czyborra.com/charsets/iso8859.html
- https://www.iso.ch/iso/en/stdsdevelopment/tc/tclist/TechnicalCommitteeStandardsListPage.TechnicalCommitteeStandardsList?COMMID=23 Arkivigite je 2004-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
- https://webstore.ansi.org/ansidocstore/find.asp?find_spec=8859 Arkivigite je 2005-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- https://anubis.dkuug.dk/JTC1/SC2/WG3 Arkivigite je 2006-06-20 per la retarkivo Wayback Machine