ISO 3166-2:TF
ISO 3166-2:TF | |
---|---|
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj | |
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1 | |
Dulitera kodo | TF |
Trilitera kodo | ATF |
Cifera kodo | 260 |
ISO 3166-2:TF estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Francajn Sudajn kaj Antarktajn Teritoriojn (Francaj Sudaj Teritorioj). La subaro ISO 3166-2:TF estas malplena. La dulitera (alpha-2) kodo de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj laŭ la normo ISO 3166-1 estas TF, kaj neniu ilia parto havas kodon laŭ la normo ISO 3166-2.[1][2]
Laŭ la ISO 3166-1 la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj ne enhavas Adelilandon (Terre Adélie), la francia parto de la Antarkto. Kiel parto de la antarkta kontinento Adelilando kiel ĉiuj teritorioj sude de la 60-a suda latitudo estas kodita per la ISO-kodo AQ.
Estante transmara kolektivo de Francio, la teritorio Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj ankaŭ listiĝas sub la kodo FR-TF en la listo ISO 3166-2:FR por Francio.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|