Hugo Riesenfeld
Hugo Riesenfeld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1879 en Vieno |
Morto | 10-an de septembro 1939 (60-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmkomponisto filmproduktoro violonisto dirigento filmreĝisoro |
Hugo RIESENFELD (n. la 26-an de januaro 1879 - m. la 10-an de septembro 1939) estis pionira aŭstria-usona komponisto por filmoj, sed ankaŭ violonisto.
Riesenfeld naskiĝis en Vieno, kaj ekis komponistan karieron en sia denaska Aŭstrio. Li en 1907 elmigris al Usono kune kun Oscar Hammerstein, kaj laboris ekde 1907 ĝis 1911 en la opera kompanio de Hammerstein en Manhattan.
Riesenfeld komencis komponi filmajn muzikojn kun la muta versio de Carmen, fare de Raoul Walsh en 1915. Ekde 1917 ĝis 1925, li estis la ĝenerala muzikdirektoro responsa por ĉiuj produktaĵoj de United Artists Pictures. Li cetere laboris por Fox Film Corporation, Paramount Pictures kaj aliaj filmostudioj. Li entute kreis muzikojn por 61 filmoj.
Li mortis en Los-Anĝeleso en 1939 post longa malsano. Li estis 60-jarojn aĝa.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- The Hunchback of Notre Dame (1923)
- Beau Geste (1926)
- The Sorrows of Satan (1926)
- The Cat and the Canary (1927)
- The King of Kings (1927)
- Sunrise (1927)
- The Cavalier (1928)
- One Romantic Night (1930)
- White Zombie (1932)
- The Wandering Jew (1935)
- Revolt of the Zombies (1936)
- Robinson Crusoe of Clipper Island (1936)