Saltu al enhavo

Hejma kapro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hejma kapro

Biologia klasado
Regno: Animalo Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Kapro Capra
Specio: Capra aegagrus
Subspecio: C. a. hircus
Capra aegagrus hircus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hejma kapro (Capra aegagrus hircus) estas subspecio de kapro aldomigita de la natura kapro de sudokcidenta Azio kaj orienta Eŭropo. La kapro estas membro de la familio bovedoj kaj apude rilataj al la ŝafo, ambaŭ en la subfamilio kaprenoj. Estas pli ol tri cent distingaj rasoj de hejmkaproj.

Hejmaj kaproj estas unu el la plej antikvaj dombestaj specioj. Dum miloj da jaroj, kaproj estis uzitaj por ties lakto, viando, haro, kaj peltoj ĉirkaŭ plimulto de la mondo.

Malsovaĝigo

[redakti | redakti fonton]

La hejma kapro devenas de la natura kapro. Malsovaĝigo verŝajne okazis antaŭ la 11-a jarmilo a.K. en la Meza Oriento, verŝajne en la suda Levantenio (la areo de nunaj Israelo kaj Jordanio) aŭ en la Zagros-montaro (la areo de nuna Irano). Studoj supozigas ke malsovaĝigo okazis proksimume en la sama tempo sed sendepende unu de la alia en diversaj lokoj en la Meza Oriento. Poste, la loĝantaroj rapide miksiĝis pro homa nomadismo. Oni kutime supozas, ke kun malsovaĝigo okazas rapidaj morfologiaj ŝanĝoj al la skeleto, precipe la formo de la korna konuso, kaj ankaŭ malpliiĝo de grandeco. Sekso- kaj aĝoproporcioj en bestostoj de arkeologiaj lokoj ankaŭ kutimas distingi malsovaĝigitajn kaj ĉasitajn populaciojn: malsovaĝigitaj populacioj kutime havis entute pli da junaj bestoj, kaj krome rimarkeblas ke prefere junaj viraj bestoj estis prefere buĉataj.