Grupo Wagner
Grupo Wagner | |
---|---|
Группа Вагнера | |
Lando | Rusio |
Tipo | kvazaŭarmea unuo |
Stabejo | Sankt-Peterburgo |
Komandestro | Evgenij Prigoĵin |
Grupo Wagner | ||
---|---|---|
militfirmao porkrima organizaĵo armita organizaĵo kvazaŭmilitistaro terorisma organizaĵo | ||
Russian irregular forces during the Russian invasion of Ukraine | ||
Komenco | 1-a de majo 2014 vd | |
Fino | 2023 vd | |
Poste | Redut • African Corps vd | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
Moto | Кровь, честь, родина, отвага Sango, honoro, patrujo, kuraĝo | |
Fondinto(j) | Evgenij Prigoĵin • Dmitrij Utkin vd | |
Grupo Wagner (ruse Группа Вагнера, Gruppa Vagnera[1]) estis rusia kvazaŭarmea unuo de solduloj.
La grupo estis origine uzita por hibrida militado kaj sekretaj operacoj kaj estis prezentita kiel privata armea firmao por kaŝe reprezenti rusiajn interesojn armee en ĝiaj operacoj en la Proksima Oriento kaj Afriko kaj por povi nei ke la rusia ŝtato havus ian kontrolon aŭ rilatojn pri la internaciaj pseŭdoarmeaj kampanjoj. Krom en Sirio, la grupo dum la 2010-aj jaroj ankaŭ forte batalis en la Dua Libia Enlanda Milito inter 2014 kaj 2020. Ĝi ankaŭ partoprenis en la invadon de Rusio en Ukrainion, kie ĝi malkaŝe batalas kune kun regulaj rusiaj trupoj. La grupo Wagner estis ekipita per rusia armea ekipaĵo kaj havas siajn proprajn aerajn armilojn. Ekipaĵo kaj batalpotenco estis komparebla al regulaj armetrupoj. Membroj de la organizo estis plejparte iamaj soldatoj de la rusia militistaro. Ekde almenaŭ junio 2022, la grupo ankaŭ rekrutis rusiajn kondamnitojn kaj eksterlandajn soldulojn. Samtempe, la grupo aktive partoprenis en la enlanda milito de Centr-Afrika Respubliko, subtenante la registaron en ĝia lukto kontraŭ islamistoj.
Laŭ videoregistraĵoj el Sirio kaj armeaj sonmesaĝoj en Ukrainio kaptitaj de okcidentaj spionservoj, la Wagner-grupo faris militkrimojn en formo de torturo kaj ekzekutoj dum siaj operacoj.
-
rusaj solduloj en Centra Afriko maje 2019
-
novaj solduloj kaj pseŭdotankoj alvenas en Centra Afriko oktobre 2020
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rezerva subkolonelo Dmitrij Utkin retiriĝis de aktiva militservo de la Rusia Federacio en 2013. Li antaŭe komandis specialan unuon de la armea spionservo. Ekde 2014 li komandis privatan unuon de soldulgrupo kaj estis unu el la pluvivantoj de la siria operaco. Utkin uzis la batalnomon "Wagner", laŭ la komponisto Richard Wagner, do la nova armea firmao estis nomita laŭ li.