Giovanni Botero
Giovanni Botero | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1543 en Bene Vagienna | |
Morto | 23-an de junio 1617 (73-jaraĝa) en Torino | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto ekonomikisto diplomato poeto historiisto verkisto filozofo geografo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Reason of State vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Giovanni BOTERO (Bene Vagienna, Italio, ĉirkaŭ 1533 - Torino, Italio, 27-a de junio 1617) estis itala pensulo, pastro, poeto, diplomato, kaj politikisto.
Malamiko de Makiavelo, li estis pioniro de la pensaro de Th. R. Malthus (An essay on the principle of population). Lia plej grava verko estas Delle cause della grandezza e magnificenza delle città (Pri la grando de urbo, 1588).
Apartenanta al la itala grupo merkantilista, li publikigis en 1589 la influan verkon Della ragion di stato (Pri la racio de ŝtato).
Li estis el la ordeno de Jezuitoj, sed konfliktis kun tiu kaj estis elpelita en 1580. Poste li estis sekretario de Karlo Boromeo kaj sinsekve de Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kiu sendis lin sekrete al Francio. Ekde 1586 li servis al la kardinalo Frederiko Borromeo (1564-1631), kuzo de lia protektanto. Li estis lia privata instruisto en Romo, kaj poste lia konsilisto kaj sekretario ĝis 1598.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Della ragion di stato, Venezia, Giovanni Giolito de Ferrari, Giovanni Paolo Giolito de Ferrari, 1589. URL konsultita la 23an de Junio 2015.
- Delle cause della grandezza e magnificenza delle città, 1588
- Relazioni Universali, 1591-1618 (1618)
- I Capitani, Giovan Domenico Tarino, Torino, 1607.