Friedrich Bury
Aspekto
Friedrich Bury | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1763 en Hanau |
Morto | 18-an de majo 1823 (60-jaraĝa) en Aachen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Hesio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Friedrich (Fritz) BURY (12a de marto 1763 – 18a de majo 1823) estis germana artisto naskiĝinta en Hanau. Li studis unue kun sia patro Jean Jacques Bury,[1] kiu estis oraĵisto kaj profesoro en la Desegnakademio Staatliche Zeichenakademie Hanau, kaj poste kun Johann Heinrich Wilhelm Tischbein. En 1780 li vizitis Düsseldorf, kaj du jarojn poste iris al Romo; poste al Dresdeno, kaj finfine setliĝis en Berlino, kie li estis patronigita de la Reĝino de Prusio. Li pentris historiajn pentraĵojn kaj portretojn. Lia verko 'Kupido triumfe' estas en la muzeo Mauritshuis de Hago.
Kelkaj portretoj
[redakti | redakti fonton]-
Portreto de Johann Wolfgang von Goethe, 1800.
-
Portreto de Janus Genelli (1761–1813), 1800-1805.
-
Portreto de Kapitano Wilhelm Friedrich Ernst von Dalwigk zu Schauenburg, 1805-1810.
-
Portreto de la Grafo Karl Hermann von Wylich-Lottum, 1809.
-
Portreto de la Grafino Luise von Voss, 1810.
-
Portreto de la Generalo Gerhard Johann David von Scharnhorst, ĉ. 1810.
-
Portreto de Auguste von Hessen-Kassel, ĉ. 1815, nune en la Muzeo de la Kastelo Elisabethenburg Meiningen.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "chronicle family Bury". Arkivita el la originalo la 1an de julio 2017. Alirita la 5an de majo 2020.