Fratoj Marx
Aspekto
Fratoj Marx | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Profesio | |||||
Verkado | |||||
Verkoj | Humor Risk ❦ The Cocoanuts ❦ Animal Crackers ❦ Monkey Business ❦ Horse Feathers ❦ Duck Soup ❦ A Night at the Opera ❦ A Day at the Races ❦ Room Service ❦ At the Circus ❦ Go West ❦ The Big Store ❦ A Night in Casablanca ❦ Love Happy vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fratoj MARX [marks] estis teamo de komediistoj partoprenantaj vodevilojn kaj komikajn teatraĵojn, filmojn, radiofoniajn elsendaĵojn kaj televidaĵojn.
Ili naskiĝis en Novjorko kaj estis filoj de judoj enmigrintaj el malsamaj partoj de Germanio (la platgermana estis ilia unua lingvo). Ilia patrino, Minnie Schönberg, estis el Orientfrislando kaj ilia patro, Simon "Frenchie" Marrix (Sam Marx), el Alzaco (franca regiono, nuntempe).
La bildo en la informkesto estas desupre suben: Chico, Harpo, Groucho kaj Zeppo de 1931.
Ĉiuj fratoj kaj veraj nomoj jenas:
Arta nomo | Vera nomo | Naskiĝo | Morto |
Manfred | 1885 | 18?? (mortinta dum infanaĝo) | |
Chico | Leonard | 22-a de marto 1887 | 11-a de oktobro 1961 |
Harpo | Adolph (post 1911: Arthur) | 23-a de novembro 1888 | 28-a de septembro 1964 |
Groucho | Julius Henry | 2-a de oktobro 1890 | 19-a de aŭgusto 1977 |
Gummo | Milton | 23-a de oktobro 1892 | 21-a de aprilo 1977 |
Zeppo | Herbert | 25-a de februaro 1901 | 30-a de novembro 1979 |