Frank Wedekind
Aspekto
Frank Wedekind | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Frank Wedekind | ||
Naskiĝo | 24-an de julio 1864 en Hanovro | |
Morto | 9-an de marto 1918 (53-jaraĝa) en Munkeno | |
Tombo | Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | germana • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato de Zuriko Munkena universitato Universitato de Laŭzano vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Friedrich Wilhelm Wedekind (en) vd | |
Patrino | Emilie Wedekind-Kammerer (en) vd | |
Gefratoj | Donald Wedekind (en) , Erika Wedekind (mul) , Armin Wedekind (en) kaj Emilie Wedekind (en) vd | |
Edz(in)o | Tilly Wedekind (mul) vd | |
Infanoj | Pamela Wedekind (mul) , Kadidja Wedekind (mul) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Hugo von Trenck vd | |
Okupo | dramaturgo aktoro teatra aktoro scenaristo verkisto ĵurnalisto poeto vd | |
Laborkampo | Dramaturgio kaj kabaredo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Eroberung ❦ Frühlings Erwachen (teatraĵo) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Frank WEDEKIND [frank WEdekint] (naskiĝis la 24-an de julio, 1864, mortis la 9-an de marto, 1918) estis germana verkisto.
Frank Wedekind naskiĝis en Hanovro. Sian junaĝon li pasigis en Svislando. Post studado de juro li laboris interalie kiel varbisto, ĵurnalisto, sekretario en cirko, dramaturgo kaj aktoro. La tempon de 1899 ĝis 1900 li pasigis en aresto, ĉar satira poemo lia kontraŭ Vilhelmo la 2-a en revuo Simplicissimus ofendis moŝtulon.
Liaj humuraj, satiraj verkoj direktis sin kontraŭ la konvencia moralo de la burĝaro. Siatempe forte kritikata kaj cenzurata, Frank Wedekind nuntempe estas rigardata unu el la gravaj influintoj al la Ekspresionismo kaj la Absurda Teatro. Wedekind mortis en Munkeno.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Frühlings Erwachen (dramo, 1891)
- Der Erdgeist (dramo, 1895)
- Der Marquis von Keith (komedio, 1901)
- Die Büchse der Pandora (dramo, 1904)
- König Nicolo oder So ist das Leben (dramo, 1904)
- Die vier Jahreszeiten (poemoj, 1905)
- Lautenlieder (kantoj, eld. 1920)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://www.frankwedekind.de Arkivigite je 2006-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- https://www.wedekind.fh-darmstadt.de Arkivigite je 2006-10-23 per la retarkivo Wayback Machine