Fernando Rey
Fernando Rey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fernando Casado Arambillet |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1917 en Korunjo, Hispanio |
Morto | 9-an de marto 1994 (76-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Urinvezika kancero |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Familio | |
Edz(in)o | Mabel Karr (1960–1994) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Fernando CASADO ARAMBILLET, konata kiel Fernando REY, hispana aktoro, naskiĝis en Korunjo je la 20-a de septembro 1917 kaj mortis en Madrido je la 9-a de marto 1994 .
Li komencis aktori tuj post la fino de la hispana civila milito, kaj baldaŭ akiris prestiĝon en la hispana kino. Li kunlaboris kun tre diversaj reĝisoroj inter kiuj la prestiĝaj Luis García Berlanga kaj Juan Antonio Bardem.
Li fariĝis la plej ŝatata aktoro de Luis Buñuel, kun kiu li kunlaboris en filmoj kiel:
- Viridiana
- Tristana
- Le charme discret de la bourgeoisie
- Cet obscur objet du désir
Fernando Rey disvolvis vastan internacian karieron, kaj partoprenis en filmoj de Orson Welles, Vincente Minnelli, Robert Altman aŭ William Friedkin (The French Connection). Li ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 1991.
Malmulte antaŭ sia morto li faris la rolon de Don Kiĥoto de la Manĉo en televida serio en Hispanio.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1966, Zampo y yo
- 1979, El crimen de Cuenca
- 1987, El bosque animado
- 1988, El aire de un crimen
- 1994, Al otro lado del túnel