Grado farenhejta
Aspekto
(Alidirektita el Fahrenheit)
Konverti el la sistemo | al la sistemo | Formulo |
---|---|---|
celsia | farenhejta | ℉ = ( °C × 9/5) + 32 |
farenhejta | celsius | °C = ( ℉ − 32) × 5/9 |
farenhejta | kelvina | K = ( ℉ + 460) × 5/9 |
kelvina | farenhejta | ℉ = (K × 9/5) − 460 |
La grado farenhejta (mallonge ℉) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ Gabriel Fahrenheit.
La farenhejta skalo estis larĝe uzata antaŭ la 1960-aj jaroj, kiam nacioj tra la tuta mondo enkondukis la celsian skalon kiel parto de vasta normigo. Nuntempe, la skalo plej vaste uzatas parole en Usono kaj Jamajko, sed ankaŭ la celsia skalo malvaste (kaj en sciencaj ĉirkaŭtekstoj vaste) uzatas tie.