Eŭfonjoj
Aspekto
(Alidirektita el Euphonia)
Eŭfonjoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Eŭfonjoj estas membroj de la genro Euphonia, grupo de neotropikaj birdoj de la familio de Fringedoj. Ili kunhavas subfamilion de Eŭfonjenoj kun la klorofonjoj. Euphonia enhavas ĉirkaŭ 27 speciojn.
Plej parto de eŭfonjoj estas metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Eŭfonjoj estis iam konsiderataj membroj de la familio de Traŭpedoj, kaj ankoraŭ ties taksonomia statuso estas pridiskutata.
Specilisto
[redakti | redakti fonton]- Genro Euphonia: la eŭfonjoj
- Jamajka eŭfonjo, Euphonia jamaica
- Plumbeŭfonjo, Euphonia plumbea
- Nigragorĝa eŭfonjo, Euphonia affinis
- Purpurgorĝa eŭfonjo, Euphonia chlorotica
- Flavkrona eŭfonjo, Euphonia luteicapilla
- Trinidada eŭfonjo, Euphonia trinitatis
- Velurfrunta eŭfonjo, Euphonia concinna
- Oranĝakrona eŭfonjo, Euphonia saturata
- Finŝa eŭfonjo, Euphonia finschi
- Viola eŭfonjo, Euphonia violacea
- Dikbeka eŭfonjo, Euphonia laniirostris
- Flavgorĝa eŭfonjo, Euphonia hirundinacea
- Verdamentona eŭfonjo, Euphonia chalybea
- Eleganta eŭfonjo, Euphonia elegantissima
- Antila eŭfonjo, Euphonia musica
- Blukapa eŭfonjo, Euphonia cyanocephala
- Punktokrona eŭfonjo, Euphonia imitans
- Orventra eŭfonjo, Euphonia fulvicrissa
- Olivdorsa eŭfonjo, Euphonia gouldi
- Bronzeŭfonjo, Euphonia mesochrysa
- Orverda eŭfonjo, Euphonia chrysopasta
- Blankapuga eŭfonjo, Euphonia minuta
- Ruĝeckrona eŭfonjo, Euphonia anneae
- Oranĝaventra eŭfonjo, Euphonia xanthogaster
- Ruĝecventra eŭfonjo, Euphonia rufiventris
- Orŝultra eŭfonjo, Euphonia cayennensis
- Brunventra eŭfonjo, Euphonia pectoralis
La Nigragorĝa eŭfonjo ("Euphonia vittata") estas nuntempe konsiderata hibrido inter la Euphonia pectoralis kaj la Euphonia xanthogaster.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmetoj, fotoj kaj sonoj de eŭfonjoj ĉe Internet Bird Collection
|