Eleganta paruo
Eleganta paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eleganta paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Periparus elegans (Lesson, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Eleganta paruo (Periparus elegans iam Parus elegans kaj nun foje Pardaliparus elegans) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj. Tiu specio estis iam inkludita en la multe pli granda genro Parus, kaj kelkaj fakuloj sugestis, ke kun la tre proksima Palavana paruo kaj kun la Flavventra paruo estu lokita en nova genro, Pardaliparus. La specio havas naŭ agnoskitajn subspeciojn, unu el kiuj, la raso P. e. panayensis el Panay, estas eble separata specio. Ĝi estas endemia de Filipinoj, kun teritorio tra plej parto de ties insuloj.
La Eleganta paruo similas al la Palavana paruo, ĉar havas nigrajn kapon, gorĝon, kolon kaj supran bruston kaj flavajn subajn partojn. La flugiloj estas nigraj kun blankaj punktoj kiel la dorso de la masklo, dum tiu de la ino estas olivgriza. Tiu specio varias el la Palavana paruo je tio ke ĝi havas flavajn vangojn, kiuj kuniĝas ambaŭflanke kun la flava brusto, anstataŭ blankajn (malkutime en la genro kaj en la familio) kaj flavan strion en la malantaŭa kapo, kie aliaj membroj de la genro havas blankan strion.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montetaro.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- p.e. Edithae - McGregor, 1907
- p.e. Montigeno - Hachisuke, 1930
- p.e. Gilliardi - Parkoj, 1958
- p.e. Eleganteco - Leciono, 1831
- p.e. Visayanus - Hachisuke, 1930
- p.e. Albescens - McGregor, 1907
- p.e. Suluensis - Mearns, 1916
- p.e. Bongaoensis - Parkoj, 1958
- p.e. Mindanensis - Mearns, 1905
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Parus elegans Arkivigite je 2014-06-27 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.
- Gosler, A. & P. Clement (2007) "Family Paridae (Tits and Chickadees)" P.p. 662-709. in del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2