Eŭregiono Mozo-Rejno
Eŭregiono Mozo-Rejno | |
---|---|
Eŭropa Grupo por Teritoria Kunlaboro | |
Eŭropaj regionoj [+] | |
Landoj | Belgio, Germanio, Nederlando |
Vikimedia Komunejo: Euregio Meuse-Rhine [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Eŭropa regiono Mozo-Rejno aŭ pli mallonge Eŭregiono Mozo-Rejno (germane Euregio Maas-Rhein, france Eurégion Meuse-Rhin, nederlande Euregio Maas-Rijn) estas eŭropa regiono en la jura formo de Eŭropa Grupo por Teritoria Kunlaboro en la landlima regiono de Belgio, Germanio kaj Nederlando ĉirkaŭ la urboj Akeno, Lieĝo kaj Mastriĥto.
En la nordo ĝi limas al la Eŭregiono Rejno-Mozo-norda, en la oriento al la regiono Kolonjo-Bonno kaj en la sudo al la eŭropa regiono Sar-Lor-Luks (Sarlando-Loreno-Luksemburgio, ekde la jaro 2000 pli kaj pli simple nomata "Granda Regiono". La Eŭregiono Mozo-Rejno kovras areon de ĉirkaŭ 11 000 kvadrataj kilometroj kaj havas preskaŭ kvar milionojn da loĝantoj.
La koncepton de la translima regiono uzas interalie la trilanda regiona Esperanto-ligo Senlime:[1] Jam de antaŭ la dua mondmilito, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi. Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. Tiel naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj ankoraŭ nun ĉiujare (printempe kaj aŭtune) okazas en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj Esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ jam en la titolpaĝo de la translima Esperanto-asocio Senlime, mapo de la Eŭregiono Mozo-Rejno klarigas la asocian teritorion (france kaj esperante)