Duŝo
Duŝo estas agado per kiu personoj purigas sin per ŝprucado de akvo. Oni plejofte rekte staras kiam oni uzas la duŝilon. Duŝejo povas esti ĉu super simpla duŝokuvo, ekzemple kvadrato de ĉirkaŭ 1 m², aŭ super banujo normale pli granda, ekzemple de 2 m² minimume. Duŝilo estis kutime (ekzemple meze de la 20a jarcento) fiksita al muro; nune plej ofte estas ĉe movebla tubo kiu permesas uzi ĝin al diversaj antaŭe ne tiom facile atingeblaj lokoj; pli modernaj duŝiloj disponas el diversaj mekanismoj por elektado de diferencaj fortoj, densecoj, kvanto ktp., da akvo.
Praduŝilo kie ne estas normala akvokonduka sistemo estas simpla sitelo kun funda elirejo trakribita el etaj truoj per kiuj eliras akvo super duŝanto; tiu sitelo devas esti antaŭe plenigita el akvo kaj pendigita el taŭga loko super duŝejo. Pli primitiva estas simpla enmeto sub akvofaleto.
Laŭ Francisko Azorín duŝo estas Ŝprucforma bano.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina ducere (konduki), dukta (kondukita).[2]
En kulturo
[redakti | redakti fonton]Kutime oni ne portas vestojn en la duŝejo. Kvankam, ĉefe en filmoj, videblas kiel eksterordinare en apartaj okazaĵoj (ebrio, malsano, akcidento ktp) duŝanto restas vestita.
Alia tre konata sceno de fama filmo montras murdon de virino, kiun nekonato atakas per tranĉilo, kiam ŝi sin duŝas. Tio okazas en Psycho de Alfred Hitchcock.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 61.
- ↑ Azorín, samloke.