Saltu al enhavo

Dol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por DOL, vidu la paĝon DOL.
Dol
solejo
Suma vido al Dol trans Vultavo de Libčice
Oficiala nomo: Dol
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Máslovice
Historia regiono Bohemio
Rivero Vultavo
Situo Dol
 - koordinatoj 50° 12′ 21″ N 14° 22′ 01″ O / 50.20583 °N, 14.36694 °O / 50.20583; 14.36694 (mapo)
Plataĵo Praga plataĵo
Unua skribmencio 1298
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 252 66, 250 69
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dol (Máslovice)
Portalo pri Ĉeĥio

Dol (Na Dole) estas eksa muelejo, hodiaŭ areo de Esplora instituro abelista, sur la dekstra bordo Vultavo kontraŭe al Libčice nad Vltavou, apud enfluejo de rojo Máslovický potok, proksimume 20 km norde de Prago. Katastre kaj administre ĝi apartenas al municipo Máslovice en distrikto Prago-oriento, fakte ĝi estas dank al ĉi tiea pramejo mallarĝe kunigita kun Libčice nad Vltavou en distrikto Prago-okcidento.

La unua skribmencio pri la muelejo en Máslovice Na Dole estas el la jaro 1298.

Transporto kaj ligiloj al la municipoj

[redakti | redakti fonton]

Kvankam Dol estas de Máslovice malproksima per aerlinio netuta kilometro , ĝi ne havas kun ĝi rektan ŝosean komunikon: vojo sur ŝoseo tra Vodochody estas longa proksimume 4 kilometrojn (ŝoseo de Vodochody estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1915), rekte kunigas ambaŭ setlejojn nur abrupta arbara vojo. Sur la dekstra bordo veturas al Dol nenia publika transporto. La rokoriĉa dekliveto inter Máslovice kaj Dol estas ekde la jaro 1999 protektata kiel naturmemorindaĵo Máslovická stráň. Norde de Dol, ankoraŭ en la katastra teritorio de Máslovice, komenciĝas zono de refreŝigejaj kabanoj, kiuj flue daŭrigas ĝis Dolánky, kiu jam apartenas al municipo Zlončice kaj distrikto Mělník.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]