Distrikto Ludwigslust-Parchim
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
Administra urbo: | Parchim |
Areo: | 4 750 km² |
Loĝantoj: | 211 844 (fine de decembro 2022) |
Loĝantoj po km²: | 46 |
Aŭtokodoj: | LUP, LWL, PCH |
Komunumoj: | 162 |
La distrikto Ludwigslust-Parchim (germane Landkreis Ludwigslust-Parchim) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Parchim. La distrikto havas areon de 4 750 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 211 844 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭe memstaraj distriktoj Ludwigslust okcidente kaj Parchim oriente. Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Parchim. La norda parto de la nova distrikto okcidente, sude kaj oriente ĉirkaŭas la landan ĉefurbon Schwerin. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nuna nomo gajnis per plimulto de 55,4 procentaĵoj kontraŭ la alternativo "distrikto Parchim-Ludwigslust" kun inversa sinsekvo de la nomeroj.
-
urbodomo Parchim -
kastelo Ludwigslust -
historia burgo de Neustadt-Glewe -
monaĥejo Dobbertin -
eksa akvomuelejo en Neu Kaliß
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|