Buganvila megalurulo
Buganvila megalurulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurulus llaneae (Hadden, 1983) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
La Buganvila megalurulo aŭ Buganvila makisbirdo (Megalurulus llaneae) estas birdospecio iam lokata en la familio de Silviedoj, lastatempe ne ŝajnas proksima rilata al la tipaj silvioj; probable ili apartenas al la ĵus agnoskata silvieca familio de Megaluredoj. Tiu specio estas endemia de Papuo-Nov-Gvineo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj herbejoj de malaltaj teroj.
Ĝi estas specio ĝenerale bruneca, tre malhelbruna al nigreca supre kaj ruĝecbruna sube kun malhela traokula strio kaj tre markata helbruna larĝa strio superokula.
Megalurulus llaneae estas endemia de Bougainville (kio nomigas la specion) en Papuo-Nov-Gvineo. La nuraj definitivaj vidaĵoj estis el ĉirkaŭ 1,500 m en la Teritorio de Kronprinco en la sudo de la insulo. Tamen kanto eble de tiu specio, estis aŭdata pli amplekse, inklude la Monton Balbi en la nordo kaj suben ĝis 900 m. Kvankam ĝi havas malgrandan teritorion kaj supozeble malgrandan populacion (2,500 al 10,000 sed malpliiĝante en teritorio de ĉirkaŭ 48 km²), tiu aŭstralazia specio ne estas minacata pro biotopoŝanĝoj, sed povus suferi riskon pro enmetitaj predantaj mamuloj (ĉefe ratoj kaj katoj).
La nestoj ŝajne estas konstruitaj el radiketoj kaj filikarbaj fibroj kun interno kovrita de pli palaj fibroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Megalurulus llaneae[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|