Barry White
Barry White | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Barry Eugene Carter |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1944 en Galveston |
Morto | 4-an de julio 2003 (58-jaraĝa) en Cedars-Sinai Medical Center |
Mortokialo | Rena malfunkcio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Jefferson High School (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto dirigento muzikproduktisto komponisto kantaŭtoro bandestro aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.barrywhite.us/ |
Barry WHITE (n. la 12-an de septembro 1944 en Galveston, Teksaso, m. la 4-an de julio 2003 en Losanĝeleso, Kalifornio) estis usona kantisto kaj produktoro.
Kvankam lia kariero havis sian kulminon en la 1970-aj jaroj, li reelvokis la atenton, kiam en la usona televida serio Ally McBeal pluraj kantoj de li uziĝis dum kelkaj scenoj.
Dum la lastaj jaroj tamen sanecaj problemoj turmentis lin: Li devis submetiĝi al dializo kaj atendis renotransplanton. En majo 2003 li havis apopleksion. La 4-an de julio 2003 li mortis de rena malfunkcio en Losanĝelesa hospitalo.
- Plej famaj estas liaj kantoj
I'm Gonna Love You Just a Little More Baby (1973), Never, Never Gonna Give You Up (1973), Can't Get Enough of Your Love, Babe (1974), You're the First, the Last, My Everything (1974), What Am I Gonna Do With You (1975), Let the Music Play (1976), Your Sweetness is My Weakness (1978), Change (1982), Sho' You Right (1987), kaj Practice What You Preach (1994).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Barry White Website: https://members.chello.nl/p.klein6/ Arkivigite je 2006-04-23 per la retarkivo Wayback Machine
- https://archive.is/20120524002109/www.bbc.co.uk/music/profiles/whitebarry.shtml
- https://www.dmhof.com
- https://www.barry-white-info.de Arkivigite je 2006-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- https://www.dance70.com