Bócsa
Aspekto
Bócsa (bOĉa) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskőrös.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 97 km²
- Loĝantaro: 1850
- Poŝtkodo: 6235
- Telefonprefikso: 78
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Baja-Kecskemét. La lasta troviĝas 25, Soltvadkert 10 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1436 en formo Bócsaszállás (=tranoktejo Bócsa). La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento farmoj forrmiĝis, poste 2 farmocentroj Kis-Bócsa kaj Nagybócsa (=granda kaj malgranda Bócsa). Prauloj de Nicolas Sarkozy uzis la nobelan antaŭnomon "de Nagybócsa". En 1872 Tázlár refondiĝis kun ankaŭ tieaj kampoj. La memstara Bócsa formiĝis en 1906.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Rozaria Beata Damo de 1907
- preĝejo omaĝe al Emeriko (Hungario) de 1920