Algeciras estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provincoCádiz, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 85 km2 kie loĝas 114012 geloĝantoj.
Algeciras situas je 120 km de la provinca ĉefurbo Cádiz.
Kvankam tute ne temas pri insulo la nomo de la urbo devenas de la araba vorto kiu signifas tion, eble pro la proksimeco de Ĝibraltaro kiu estas duoninsuleto.
Ĝi estas unu el la plej sudaj komunumoj de la provinco kaj el Hispanio. Ĝi enhavas havenon kiu ĉefe ligas la teritorion kun nordo de Afriko nome Ceŭto kaj Tanĝero.
La arkeologiaj lokoj de la moleo de la rivero Palmones, apartenanta al la Paleolitiko kaj Neolitiko, de Torrealmirante apartenanta al la Aŝela-periodo kaj aliaj situantaj en Punta Carnero kaj Villa Vieja ebligas al ni lokalizi societojn de ĉasistoj-kolektistoj instalitaj apud riveroj kaj en marbordaj regionoj en la municipa regionareo.