6-a jarmilo a.K.
Aspekto
◄ | 7-a jarmilo a.K. | 6-a jarmilo a.K. | 5-a jarmilo a.K. | ►
Okazaĵoj
[redakti | redakti fonton]- En la valo de Nilo (Egiptio), en Hindio kaj en la sudo de Eŭropo aperis agrikulturo: la homoj ekfunkciigis la unuajn stabilajn farmojn de la mondo.
- En Mezopotamio oni inventis la radon, la plugilon kaj la draŝilon.
- En Baluĉistano (nuna Pakistano) atingis sian pinton la unua periodo de la civilizacio de Mehrgarh.
- En la zono de la Fekunda duonluno ekmontriĝis la Kuprepoko.
- En Mezoriento disvolviĝis la brutobredado.
- Ĉe la Zagros-montaro oni faris la unuajn irigaciojn.
- En kelkaj regionoj de Azio, kiel en Tajlando, oni ekfaris kultivon de rizo.
- En Koreio disvolviĝis la Neolitiko.
- En Lepenski Vir, borde de Danubo, ekdisvolviĝis la unuaj domaroj de kamparanoj de Eŭropo.[1]
- En Çatal Höyük unuaj komenca ceramiko kaj teksado de lano konataj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ P. 143 de La España de Altamira, "Historia de España 1", Historia 16, Temas de hoy, 1995, ISBN 84-7679-275-1 (kompleta verko).