Eurocities
Aspekto
Eurocities | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1986 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Square de Meeûs - de Meeûssquare | |
Situo | Brusela Ĉefurba Regiono | |
Poŝtkodo | B-1000 | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
Eurocities - angle, "Eŭro-urboj", proksimuma angla prononco [JUROŬsiti:z] - estas reto de grandaj urboj en Eŭropo, fondita post 1986 cele al plua ekonomia, politika kaj socia disvolviĝo en ĝiaj membraj urboj. Hodiaŭ Eurocities inkluzivas lokajn registarojn de pli ol 140 el la ĉefaj urboj de Eŭropo el 39 landoj, kiuj inter ili konsistas el 130 milionoj da homoj. La celo de la reto estas kreskigi pli bonan vivokvaliton por ĉiuj.
"Eŭro-urboj" estas unu el la plej influaj urbaj retoj de la Eŭropa Unio, sed nur estas unu el pluraj urbaj retoj. La "Eŭro-urboj" akiris renomon pro sia engaĝiĝo trakti la klimatan krizon.
Membroj (laŭ stato de 2020)
nombro da urboj | lando |
---|---|
1 | Albanio |
1 | Armenio |
4 | Belgio |
2 | Bosnio kaj Hercegovino |
15 | Britio |
3 | Bulgario |
3 | Ĉeĥio |
2 | Danio |
1 | Estonio |
6 | Finnlando |
13 | Francio |
18 | Germanio |
1 | Grekio |
10 | Hispanio |
1 | Hungario |
1 | Irlando |
1 | Islando |
9 | Italio |
1 | Kartvelio |
1 | Kipro |
1 | Kroatio |
1 | Latvio |
1 | Litovio |
1 | Luksemburgo |
1 | Nord-Makedonio |
2 | Norvegio |
10 | Pollando |
3 | Portugalio |
3 | Rumanio |
2 | Serbio |
1 | Slovakio |
1 | Slovenio |
4 | Svedio |
1 | Svislando |
4 | Turkio |
4 | Ukrainio |