« Nun estas ĝusta tempo por demandi nin mem — kiel ni povus kreeme reagi al la evidenta fiasko de Sovetunio? Ni povus aktive krei novan mondon aŭ lasi disfali la malnovan, iuj pecoj de kiu povus eĉ minaci nin mem. »
— Zbigniew Brzeziński, David J. Lynch. Jimmy Carter Confidant Brzeziński Tells Why He Jumped Ship For Bush // Defence Week [la 31-an de oktobro 1988]
« [aŭtune 1989 al demando ĉu Sovetunio ekzistos en 2001] Ne. Estos io tute alia. Rapideco de la ŝanĝoj, ilia skalo kaj profundeco estas tiaj, ke ni devas ĉesi pensi en kutimaj terminoj. »
« En la Okcidento oni pensas pragmate kaj ĉi tie ideologie. Sovetiaj politikologoj a) elpensas sloganojn kiel “perestrojko” aŭ “tuteŭropa domo”, kiuj ne havas realan enhavon, poste ili b) kreas kompletan teorion pri kion signifas tiuj sloganoj sen ligo al realo, kaj fine c) ili trudas sian artefaritan ideologian koncepton al la socio, ŝajnigante ke tio estas kion la socio bezonas. »
« […] min ŝokis zorgiteco pri Lenino. Mi ne diras ke li estis neinteresa homo. Sed konstante referenci al li, ne nur serĉante laŭleĝecon, sed ankaŭ kiel al politika orientilo, estas absurde. Vi mem faras vin kaptitoj de pasinteco. Ne eblas uzi Leninon kiel fundamenton por grandskalaj reformoj. Vi devos trovi instituciojn, kiuj funkcios kaj ĉesi pensi pri tio, ĉu Lenino aprobus ilin aŭ ne. »
« [dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] En konversacio dum matenmanĝo Brzeziński revenis al temo, ke por sukceso de perestrojko Gorbaĉov devas pli strikte kaj klare difini kiun konkrete sistemon li intencas krei. »
« [pri renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] [...] estis evidente ke la reformoj forsendas Sovetunion al nekonataj akvaĵoj; certaj pri neceso de radikalaj ŝanĝoj, la reformistoj sen kompreni tion estis vekantaj nekontroleblajn fortojn kaj lanĉis procezojn kun neprognozebla rezulto. »
« [Povas esti ke en iu momento sovetiaj gvidantoj konkurante] …sin turnas al politike nematuraj kaj malspertaj amasoj por ekhavi ilian subtenon. Se la lasta estas vera, do la komunista partio devos atendi neprognozeblajn sekvojn: ja ordinaraj partianoj lernis labori nur en kondiĉoj de feradisciplino kaj subiĝo, kaj estas tute senpovaj je arto de atingado de kompromisoj kaj interkonsento… Se do okazos io rompinta unuecon kaj efikecon de la partio kiel politika ilo, do Sovetia Rusio povos tuj transformiĝi el unu el la plej povaj al unu el plej malfortaj kaj kompatindaj landoj de la mondo. Komento de Henry Kissinger: Neniu el la dokumentoj antaŭvidis tiom ĝuste tion, kio efektive okazos post enposteniĝo de Miĥail Gorbaĉov.»