Venĝou
Venĝou | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 325000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 122 102 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 756 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo)27.999128120.656075Koordinatoj: 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 12064,77 km² (1 206 477 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Wenzhou [+] | |||||
Venĝou (ĉine 温州) estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio. Municipo de Venĝou havas ankoraŭ 2 urbojn kaj 6 distriktojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Venĝou etendiĝas en la orienta flanko de la lando inter montoj kaj maro ĉe enfluo de rivero. Horzono estas UTC + 8 h.
Historio
[redakti | redakti fonton]Venĝou estas loĝata jam antaŭ 4 miljaroj, kion pruvas diversaj tiutempaj ceramikaĵoj. Longe ĝi estis grava havenurbo. En 1876 ĝi estis malfermita al la eksterlanda teokomerco. Inter 1937-1942 dum la milito Venĝou atingis gravecon kiel unu el la malmultaj havenoj daŭre sub ĉina kontrolo. Ĝi malkreskis en la pli postaj jaroj de la milito, sed komencis renormaliĝi post bordakva komerco ekde 1955.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Venĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Vintre la vetero estas milda pro la proksimaj montoj. La temperaturo varias inter 8-28 °C. Jare pluvas po 1742 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-septembro.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Alicante, Hispanio
- Iŝinomaki, Japanio
- Port-Gentil, Gabono
- Gießen, Germanio
- Ipoh, Malajzio
- Pittsburg (Kalifornio), Usono
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Teksto el la angla Vikipedio