San Juan (Argentina urbo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon San Juan (C) (metroo de Bonaero). |
San Juan | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Argentino aŭtonoma municipo de Argentino urbego vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | J5400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 471 389 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 713 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 32′ S, 68° 32′ U (mapo)-31.5375-68.536388888889Koordinatoj: 31° 32′ S, 68° 32′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 640 m [+] | ||||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Juan City (Argentina) [+] | |||||
San Juan [san huan], origine konata San Juan de la Frontera estas urbego kaj grava universitata urbo en Argentino en Provinco San Juan, kies provinca ĉefurbo estas. Kun la antaŭurboj ĝi formas urbaron.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 301 km²
- Loĝantaro: 109 123 en 2010
- Supermara alteco: 640 m
- Horzono: UTC-3h
- Poŝtkodo: J 5400
- Telefonkodo: +54 264
Geografio
[redakti | redakti fonton]San Juan situas en Andoj en fekunda valo en la okcidenta parto de la lando, okcidente de rivero San Juan (Argentino). Mendoza (urbo) troviĝas 152, Córdoba 413, San Miguel de Tucumán 616, Rosario 757, Saltaurbo 811, Bonaero 980, Resistencia 1030, Saltaurbo 960, La Plata 1054, Mar del Plata 1233 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine tiu loko estis loĝata de diversaj indiĝenoj. En 1562 hispanoj fondis la urbon ĝuste laŭ la riverbordo. En 1593 inundo difektis la urbon, tial la urbo ŝanĝis lokon for de la rivero. En la 18-a jarcento jesuitoj konstruis katedralon kaj monaĥejon. La militoj ĝenerale ne tuŝis la urbon. San Juan estis detruita de tertremo en 1944, mortis de mil da homoj. La rekonstruo donis al la urbo modernan aspekton. En 1977 alia, sed malpli granda sismo okazis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la rivero San Juan oni konstruis digon, kiu ebligas la akvumadon, krome ĝi donas elektran potencon al la regiono. En la ĉirkaŭaĵo estas grave la vinkulturo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]San Juan situas en dezerta klimato, kie jare pluvas nur po 92 mm. La averaĝa temperaturo estas 18 °C, la varmo kulminas en januaro kun 35 °C. En monatoj junio kaj julio la temperaturo proksimiĝas al la frostopunkto, eĉ malofte falas sub frostopunkto.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La flughaveno funkcias proksime. En San Juan aŭtobusoj kaj troleo liveras la pasaĝerojn. Moderna ringa aŭtovojo ĉirkaŭas la urbon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- angla Vikipedio helpe de WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] angle
- vetero