Ĉernozjomo
Aspekto
(Alidirektita el Nigra tero)
Ĉernozjomo (ruse чернозём, ukraina чорнозем) aŭ ĉernozio [1], estas tipo de agro (tergrundo). Tiu agro entenas tre altan procentaĵon el humo — 3% ĝis 13% kaj havas gravan profundon (kelkfoje pli ol 40 coloj). Ĝi estas la plej valora agrotipo, plej produktodona. La ĉernozjomo apartenas en grundotipan grupon nigrogrundoj.
Ekzistas du "ĉernozjomaj zonoj" surmonde: unu de nord-orienta Ukrainio tra nigratera regiono kaj Sud-Rusio al Siberio kaj dua en Manitoba, Kanado.
Ecoj:
- ereta strukturo (tio estas, multaj ter-er-etoj troviĝas en ĝi, pro kio ĝi estas konvene loza por aero, akvo; sed ne tro loza kiel sablo kaj tro kompakta kiel argilo)
- granda proporcio je humo
- foresto de akvosolveblaj saloj
- parta foresto de kalko (ellaviĝinta)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.209