Netolice
Netolice | |
germane Nettolitz | |
urbo | |
Urba muzeo en Netolice
| |
Oficiala nomo: Netolice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prachatice |
Administra municipo | Netolice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Šumava cismontaro |
Memorindaĵo | Kratochvíle kastelo |
Rojoj | Třebánka, Bezdrevský potok |
Situo | Netolice |
- alteco | 432 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 02′ 57″ N 14° 11′ 47″ O / 49.04917 °N, 14.19639 °O (mapo) |
Areo | 26,35 km² (2 635 ha) |
Loĝantaro | 2 498 (2024) |
Denseco | 94,8 loĝ./km² |
Fiŝlago | Mnich |
Unua skribmencio | 1167 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 384 11 |
NUTS 3 | CZ031 |
NUTS 4 | CZ0315 |
NUTS 5 | CZ0315 550442 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de urbo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Netolice | |
Retpaĝo: www.netolice.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Netolice apartenas al la plej malnovaj urboj en Bohemio (en Ĉeĥio). Vivas ĉi tie 2 498 loĝantoj (2024). Ĝi situas en mont-onda pejzaĝo ĉirkaŭita de fiŝlagoj, duonvoje el la centro de la suda Bohemio České Budějovice al Prachatice. En flotrafinejo ĉe la urbo estis longjare prilaborata grafito. Al la municipo apartenas ankaŭ domaro Petrův Dvůr.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužice, Hracholusky, Malovice, Mahouš, Olšovice, Babice, Strunkovice nad Blanicí kaj Lhenice.
La oficiala urba retpaĝaro ĝis marto 2010 ekzistis ankaŭ en Esperanto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pri la malnoveco de la homrestado atestas multo da tumuloj kaj tombolokoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj originas jam el la bronza epoko. La slavoj priloĝigis la regionon versimile jam dum la 8-a jarcento. La unua skriba, tamen dubinda mencio anoncas, ke regno de nobelgento Slavníkidoj havis "en la sudo, kontraŭ Austrio ĉi tiujn limfortikaĵojn: Chýnov, Důdleby, Netolice." Laŭ la lastaj esploroj la fortikejon estigis ĉeĥa reganta nobelgento Premislidoj. Dank´ al la strategia pozicio ĉe la vojkruciĝo de gravaj negocvojoj la fortikejo iĝis grava merkata kaj administra centro de la tuta regiono. La origina merkata komunumo estiĝis sub la fortikejo ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Venceslao. Post la fondo de la monaĥejo Zlatá Koruna (Ora Krono) de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la 13-a jarcento iĝis Netolice ties posedo. Sude de la origina komunumo estis fondita nova urbo kun ampleksa, preskaŭ hektara ĉefplaco kaj preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino.
Komence de la 16-a jarcento iĝis la urbo la posedo de la nobelgento Rožmberk. Dum la dua duono de la 16-a jarcento la gentestro Vilém z Rožmberka (Vilhelmo de Rožmberk) ordonis konstrui proksime kasteleton Kratochvíle kun ampleksa ĉasparko ĉirkaŭ ĝi.
Dum la tridekjara milito, en la jaro 1619 la urbo estis konkerita kaj bruligita de la imperiestra armeo de generalo Dampierr. El 147 domoj 107 estis forbruligitaj, inkluzive la preĝejon de Maria la Virgulino kaj preskaŭ ĉiuj loĝantoj estis formurditaj. El la malfeliĉo resaniĝadis la urbo nur malrapide.
La novepoka disvolvo de la urbo komenciĝis en la 18.-a kaj 19.-a jarcentoj, kiam estis konstruitaj novaj lernejo, la urbodomo, trajna trako ktp. Dum la 19-a jarcento Netolice estis la oficloko de distriktaj administrado kaj juĝo.
Post la lasta mondmilito disvolviĝadis antaŭ ĉio la agrikulturo kaj la industria fabrikado. Tradiciaj en Netolice estas bredado de ĉevaloj, fiŝbredado kaj panbakado.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 136 |
1880 | 3 508 |
1890 | 3 287 |
1900 | 3 270 |
1910 | 3 411 |
1921 | 3 018 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 787 |
1950 | 2 474 |
1961 | 2 507 |
1970 | 2 448 |
1980 | 2 568 |
1991 | 2 650 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 620 |
2011 | 2 595 |
2014 | 2 606 |
2016 | 2 581 |
2017 | 2 578 |
2018 | 2 596 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 2 587 |
2020 | 2 579 |
2021 | 2 521 |
2022 | 2 527 |
2023 | 2 512 |
2024 | 2 498 |
Kratochvíle
[redakti | redakti fonton]La ŝtata kastelo Kratochvíle (Kratoĥvile) estas la renesanca perlo de la itala konstruarto en la suda Bohemio. La pompa ĉaskasteleto 2 km nordokcidente de Netolice estiĝis dum la 16-a jarcento. Pri ĝi inter 2011 kaj 2016 rete videblis mallonga prezenta filmo en Esperanto, farita de la loka esperantisto Vladimír Türk kun voĉa prezentado de Jan Fidel Řepa, sed pro la fermo de la retejo ipernity la filmo ekde tiam ne plu videblas kaj ne estis arkivigebla.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La historia kerno de la urbo estas ekde la j. 1994 proklamita urba protektata zono. Laŭ la urbaj memorindaĵoj gvidas la instrua piedvojo „Historická krajina Netolicka“, tiel nomata Malgranda rondo. Laŭ la memorindaĵoj de la regiono gvidas la instrua ciklovojo, t.n. Granda rondo. Al la interesaĵoj de la urbo apartenas ankaŭ tri oblikvaj turoj kaj la akvofaloj ĉe la fiŝlago Mnich. Ankaŭ pri tio de 2011 ĝis 2016 ekzistis reta filmeto, sed kiel pri la supre indikita filmo pri la kastelo ankaŭ tiu ĉi ekde 2017 ne plu videblas.
- La preĝejo de sankta Venceslao, devene gotika konstruaĵo kun romanikaj elementoj. Ĝia ekesto estas datita en la duan duonon de la 13-a jarcento, sed la objekto estas versimile pli malnova. Ĝi estas konstruita en la domaro sub la fortikaĵo s. Johano kaj ĉirkaŭ ĝi koncentriĝis merkata komunumo.
- La preĝejo de Ĉieliro de Maria la Virgulino, konstruita dum la dua duono de la 13-a jarcento en la gotika stilo apartenas al la konstruista komunumo de la monaĥejo Zlatá Koruna.
- Rožmberka domo, renesanca konstruaĵo kun arkadoj en la sudorienta angulo de la ĉefplaco, hodiaŭ Muzeo de JUDr. Otakar Kudrna.
- La urbodomo, novrenesanca monumenta konstruaĵo reganta la sferon de la placo. Ĝia konstruado komenciĝis en la j. 1869.
- La fiŝlago Mnich estis fondita en 15-a - 16-a jarcento. En la lagobaraĵo estas du historie valoraj ŝtonaj pontoj. Sur unu el ili estas lokita la skulptaĵo de Jan Nepomuk, la savanto antaŭ inundoj.
- Petrův Dvůr, 1 km ekster la urbo. Tiu ĉi tipa renesanca bieno estas menciita jam en la j. 1378, kvankam el ĉi epoko konserviĝis nenia konstruaĵo.
Memortabuloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo sur la domo de Česká spořitelna (Ĉeĥa ŝparbanko) – ĝi memorigas, ke ĉi tie en 1945 estis subskribita interkonsento pri la linio de kontakto inter la usona kaj la sovetia armeoj.
- memortabulo sur la domo de la muzeo – memore al Štěpánek Netolický, la fondanto kaj mastrumanto de fiŝlagoj de la dinastio Rožmberk/Rosenberg.
- memortabulo sur la naskiĝdomo de komponisto František Gregora en la strato Gregorova
Urbnaskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- František Gregora (1819–1887) - Komponisto, direktoro de lernejoj en Vodňany kaj Písek. Frunte de lia naskiĝdomo en lianoma strato estas lokigita memortabulo.
- Tony Hořínek (1911-1998) - Fama trampa kantkomponisto
- Otakar Kudrna, JUDr. (1853–1940) - Advokato, urbestro, ano de distrikta estraro, kolektanto, historiisto, mecenato kaj fondinto de la muzeo en Netolice
- Štěpánek Netolický (1470–1538) - La plej fama urbnaskiĝinto, fiŝ- kaj arbarmastrumanto kaj hetmano en la urbo Třeboň, fondinto de la ĉeĥa fiŝlaga mastrumado
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Jakub Krčín z Jelčan (1535–1604) - administranto de familio Rožmberk/Rosenberg kaj fondinto de sudbohemiaj fiŝlagoj
- Filip Neumann (1774–1860) - Ŝtrumpfaristo, urbano, patro de Jan Nepomuk Neumann (1811-1860), episkopo en Philadelphia en Usono, sanktigita en la j. 1977
- Josef Kajetán Tyl (1808–1856) - Ĉeĥa dramatikisto kaj aktoro, li aktoris en Netolice
- Henriko de Veerle (m. en 1690) - pentristo servanta al la familio Eggenberg, aŭtoro de la bildorigardo al Kratochvíle ĉe Netolice
Pied- kaj ciklovojoj
[redakti | redakti fonton]Signitaj porturistaj vojoj de KČT (Klubo de Ĉeĥaj turistoj) gvidas al vizitindaj lokoj, kiuj vere abundas.
Ekskursebloj
[redakti | redakti fonton]Peraŭte atingeblas multaj vizitindaj lokoj ĉiudirekte: la kasteloj Kratochvíle kaj Český Krumlov, la urboj Prachatice, České Budějovice, burgruinoj Helfenburg kaj Dívčí Kámen (Knabina Ŝtono), la vilaĝo Holašovice (protektata memorindaĵo de UNESKO) kaj multaj aliaj:
Arĥeoparko
[redakti | redakti fonton]La fortikaĵo de Premislidoj situis sur la monteto Sankta Johano. El la princa administra fortikaĵo, gardinta gravajn negocvojojn, konserviĝis fortegaj baroj. Komenciĝis la konstruado de arkeologia parko kiel porturisma elirloko kun kopio de gardoturo, palisado kaj montraĵoj de loĝado, malnovaj metioj kaj trovaĵoj el arkeologiaj esploroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝo de Netolice (ekde 2010 nur en la ĉeĥa, antaŭe ankaŭ en la angla kaj Esperanto, jen arkivigo de marto 2010)
- Paĝoj pri la arĥeoparko, arkivigite en julio 2013 (tiam ankaŭ en Esperanto)
|