Ernei
Aspekto
(Alidirektita el Nagyernye)
Ernei | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Nagyernye (hungare) | |
Iama hungara departemento | Maros-Torda | |
Situo | 46° 36′ N, 24° 39′ O (mapo)46.60583333333324.643055555556Koordinatoj: 46° 36′ N, 24° 39′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 337 m | |
Poŝtkodo | 547215 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5.835 (en 2011) | |
– vilaĝo | 2,316 (en 2011; 1980 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 116661 | |
Ernei [ernej] (hungare: Nagyernye [nadjernje]) estas komunumo en Rumanio nord-nordoriente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dumbrăvioara, Călușeri, Icland, Săcăreni kaj Sângeru de Pădure.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 Nagyernye havis 1615 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1946 (77 % hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas el 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Maros-Torda. En la 17-a jarcento ĝi estis grava centro de la sikulaj sabatistoj. En 1758 tie havis lokon la kunveno de sikuloj de Marosszék por organizi la defendon kontraŭ tataroj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Ĝemelkomunumo
[redakti | redakti fonton]Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Artúr Feilitzsch, barono (Törökkanizsa, 18-a de februaro 1859 – Ernei, 15-a de junio 1925): arbaristo, ministro.
- Lajos Nagy d-ro (n. 2-a de aŭgusto 1933): kuracisto, memuaristo.
- Olga Nagy (n. 2-a de januaro 1921), verkistino, etnografino, folkloristino.
- Gyula Nemes (n. 12-a de junio 1969 lokhistoriisto
- Csaba Péter (n. 25-a de oktobro 1969): redaktoro, ĵurnalisto.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- dr. Nagy Lajos-Nemes Gyula: Nagyernye. 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Situo en la distrikto