Konrado Gokleno
Aspekto
(Alidirektita el Konrad Goclenius)
Konrad Goclenius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Batalo de Farsalio, far Lukano
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1485 en Mengeringhausen, Landgraflando Hesio, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Morto | 1539 en Bois-le-Duc, Loveno, Duklando Brabanto, Sankta Romia Imperio (Malaltaj Landoj) | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Malsano vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kolonjo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | erudiciulo filozofo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Konrad Goclenius (naskiĝis en Mengeringhausen, Hesio, en 1485; mortis en Bois-le-Duc, Loveno, en 1539) estis belga germandevena humanisto, helenisto kaj filologo. Li havis grandan reputacion kiel erudiciulo kaj longatempe instruis en la Kolegio de Bois-le-Duc, en Loveno, kie li mortis en la 25-a de januaro 1539.
Erasmo, kiu estis lia intima amiko multe aprezis lian karakteron kaj respektegis lian klerecon. En aprilo 1525 li estis nomumita kanoniko en la Katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno, kun la aprobo de la papo Leono la 10-a. La erudiciulo Petrus Nannius (1500-1557)[1] sukcedis lin en la lovena kolegio kaj al li dediĉis funebran laŭdon: "Funebris oratio habita pro mortuo Conrado Goclenio"[2], 1542.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Hermotimus, sive De sectis philosophorum de Lucien de Samosate, dediĉata al Thomas More (Lovena, Dirk Martens, 1522).
- Filozofiaj dialogoj de Cicerono: M. Tullii Ciceronis Officiorum libri III. De amicitia. De senectute. Paradoxa. Somnium Scipionis. De senectute & Somnium Scipionis etiam Theodori Gazæ versione. Omnia denuo vigilantiori cura recognita per Des. Erasmum Rot. & Conradum Goclenium, deprehensis ac restitutis aliquot locis non cuilibet obviis (Bazelo, Johannes Frobenius, 1528).
- La Batalo de Farsalio de Lukano, dekkanta poemo pri la civila milito inter Julio Cezaro kaj Kneŭ Pompeo Magno, Antverpeno, 1531
- Lucubrationum Erasmicarum elenchus, 1519
- Compendium vitæ, Erasmo de Roterdamo, 1524
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chalmer's Biography
- CERL Thesaurus
- A Letter from Sir Thomas More to Conrad Goclenius, 1522
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical - Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Bibliotheca Lusitana - Diogo Barbosa Machado.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alexander Hegius (1439-1498)
- Thomas More (1478-1535)
- Adrianus Barlandus (1487-1538)[3]
- Juan Luis Vives (1492-1540)[4]
- André de Resende (1500-1573)[5]
- Petrus Nannius (1500-1557)[6]
- Rutgerus Rescius (1497-1545)[7]