Invadaj specioj
"Invadaj specioj", aŭ Invadaj Ekzotaĵoj, estas termino kaj kategoria esprimo uzata por flaŭro kaj faŭno, kaj por iuj procezoj de refarado kaj konservado en indiĝenaj habitatoj, kun kelkaj difinoj.
- 1.)Tiu difino, la plej uzata, aludas al neindiĝenaj specioj, tio estas neindiĝenaj plantoj aŭ bestoj kiuj negative influas la biotopojn kaj ekoregionojn kiujn ili invadis el vidpunktoj ekonomia, media aŭ ekologia. Ili malbone efikas per hegemonio en regiono, naturaj medioj, precizaj vivejoj, aŭ eĉ ĉeurbaj areoj rilate la perdon de naturaj limigoj (ekzemple: predantoj aŭ herbivoroj). Tio inkludas neindiĝenajn plantojn klasitajn kiel Ekzotaj Plagoplantoj kaj Invadaj Ekzotaĵoj, kreskantaj kaj enhejmiĝantaj inter indiĝenaj plantaj komunumoj.[1] Tiusence ĝi estas uzata de registaraj organizaĵoj[2][3] same kiel de konservadaj grupoj kiaj Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) kaj California Native Plant Society.[4] Ĝi estas uzata ankaŭ de terentreprenistoj, botanikistoj, priserĉistoj, hortikulturistoj, konservistoj kaj ĝenerala publiko.[5]
- 2.) Tiu difino inkludas la unuan, sed plilarĝiĝas por inkludi indiĝenajn speciojn, kune kun la neindiĝenaj, kiuj trudas hegemonian koloniigon de preciza biotopo aŭ natura medio kaj eligas ĝin el naturaj limigoj (ekzemple: predantoj aŭ herbivoroj). Cervoj estas ekzemplo, se okazas tropopulaciiĝo en ties indiĝenaj areoj kaj apudaj ĉeurbaj ĝardenoj, en Nordorientaj Pacifikaj regionoj de Usono.
- 3.) Tiu difino identigas invadajn speciojn kiel disvastigatajn neindiĝenajn speciojn.[4] Tio povas esti tiom ampleksa ke ne ĉiu neindiĝena aŭ 'enmetita' specio havas malprofitan sekvon sur neindiĝena medio. Ne malprofita ekzemplo estas la komuna orfiŝo (Carassius auratus), kiu kvankam estas komuna for de sia indiĝena teritorio tutmonde, ĝi vivas rare en malprofita denso en neindiĝena habitato.[4]
Pro ambigueco de tiu difino, la esprimo invada specio estas ofte pridisputata kiel nepreciza termino en la kampo de la ekologio.[4] Tiu ĉi artikolo koncernas la du unuajn difinojn; por la tria, vidu artikolon enmetitaj specioj.
La invadaj specioj estas animaloj, plantoj aŭ aliaj vivestaĵoj transportitaj kaj enmetitaj fare de homo en lokoj for de ties areo de natura distribuado kaj kiuj sukcesis setliĝi kaj disvastiĝi en la nova regiono, kie ili iĝas malprofitaj. Ke invada specio iĝas malprofita, signifas ke ĝi kaŭzas gravajn ŝanĝojn en la konsisto, la strukturo aŭ la procezoj de la naturaj aŭ duonnaturaj ekosistemoj, endanĝerigante la biologian diversecon indiĝenan (en diverseco de specioj, diverseco ene de la populacioj aŭ diverseco de ekosistemoj).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://www.cal-ipc.org/ip/inventory/pdf/Inventory1999.pdf Arkivigite je 2017-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Exotic Pest Plant Council. 'Exotic Pest Plants of Greatest Ecological Concern in California' konsultita 4/10/2010.
- ↑ https://www.invasivespeciesinfo.gov/whatis.shtml Arkivigite je 2014-07-13 per la retarkivo Wayback Machine National Invasive Species Information Center - What is an Invasive Species?. United States Department of Agriculture: National Agriculture Library. konsultita 1/09/2007.
- ↑ USA (1999). Executive Order 13112 of February 3, 1999: Invasive Species. Federal Register 64(25), 6183-6186.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Colautti, Robert I.; MacIsaac, Hugh J. (2004), "A neutral terminology to define 'invasive' species" (PDF), Diversity and Distributions 10: 135–141, doi:10.1111/j.1366-9516.2004.00061.x, archived from the original on 2007-09-26, https://web.archive.org/web/20070926060354/https://planet.botany.uwc.ac.za/nisl/Invasives/Assignment1/ColauttiandMacIsaac.pdf, retrieved 2007-07-11 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-26. Alirita 2010-04-22 .
- ↑ [1] Arkivigite je 2017-09-08 per la retarkivo Wayback Machine Exotic Pest Plant Council. p. 1. konsultita 4/10/2010.