Friedrich Karl Joseph von Erthal
Friedrich Karl Joseph von Erthal | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo-elektisto de Majenco | |||||
Friedrich Karl Joseph von Erthal, ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Mainz (1786).
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de januaro 1719 en Majenco | ||||
Morto | 25-an de julio 1802 (83-jaraĝa) en Aschaffenburg | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1775–) katolika sacerdoto (1774–) romkatolika diakono (1745–) vd | ||||
| |||||
Princo-elektisto de Majenco | |||||
Dum | 1774–1802 | ||||
Antaŭulo | Emmerich Joseph von Breidbach zu Bürresheim | ||||
Sekvanto | Karl Theodor von Dalberg | ||||
Princepiskopo de Worms | |||||
Dum | 1774–1802 | ||||
Antaŭulo | Emmerich Joseph von Breidbach zu Bürresheim | ||||
Sekvanto | Karl Theodor von Dalberg | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Karl Joseph von ERTHAL (naskiĝinta la 3-an de januaro 1719 en Majenco, mortinta la 25-an de julio 1802 en Aschaffenburg) estis germana teologo kaj elektoepiskopo de Majenco.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj de teologio en Reims li iĝis majence en 1753 katedrala kapitulano, en 1754 altlerneja rektoro, en 1758 prezidanto de la kortega konsilantaro, en 1748 katedralgvatisto, en 1769 legato en Vieno kaj finfine en 1774 elektoprinco kaj episkopo majenca. Mallonge poste li ankaŭ ekregis en Worms.
Kaj eklezie kaj administrade li bonvenigas reformojn. En 1784 ekz. li novorganizis la Universitaton de Majenco kaj anigis en 1775 al la t.n. Ligo de la princoj (Fürstenbund: ĝin estis iniciatinta la prusa reĝo Frederiko la 2-a kontraŭ la politiko de imperiestro Jozefo la 2-a). En 1786 li subskribis la Deklaracion de Ems kontraŭ troaj papaj influoj estante tre malfermita je enekleziaj reformoj. Sed tiajn intencojn interrompis tuj la Franca revolucio de 1789 kiu rekte tuŝis la majencan regionon.
Post la malvenko de la majencanoj apud Speyer en la 4.10.1792 Erthal eĉ devis fuĝi el Majenco. En 1793 li revenis por forlasi la episkopan sidejon unu jaron poste por ĉiam. Poste li vivis plejtempe en Aschaffenburg. Post la Traktato de Lunéville en 1801 amputitis la tuta teritoriaro situanta ĉe la maldekstra bordo de Rejno.
Kiam li vizitis Erfurton oni starigis sur la Katedralplaco belan Erthal-obeliskon kiu allogas onin ĝis hodiaŭ per sia beleco.
Literatur
[redakti | redakti fonton]- Emanuel Leser: Friedrich Karl Joseph, Freiherr von Erthal. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 7, Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 552–557.
- Heribert Raab: Friedrich Karl Frhr. v. Erthal. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 5, Duncker & Humblot, Berlin 1961, ISBN 3-428-00186-9, S. 517 f. (Digitalisat).
- Bernd Blisch: Friedrich Carl Joseph von Erthal (1774–1802): Erzbischof – Kurfürst – Erzkanzler. Studien zur Kurmainzer Politik am Ausgang des Alten Reiches. Peter Lang, Frankfurt am Main 2005 (= Mainzer Studien zur Neueren Geschichte. Band 16), ISBN 978-3-631-53913-2.
- Hans-Bernd Spies: Friedrich Carl Joseph Freiherr von Erthal - 1719–1802. Kleine kultur- und sozialgeschichtliche Studien zu seiner Zeit. Verlagsdruckerei Schmidt, Neustadt a. d. Aisch 2002.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Prie ĉe DDB
- Informoj pri Friedrich Karl Joseph von Erthal en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Josef Schweigard: Die Moral der Vernunft. Ĉe: Die Zeit, 12.7.2007
- 225 Jahre Stiftung Mainzer Universitätsfonds; festlibro en la datreveno 225-a estiĝa de la Majenca universitatfonduso
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 6. Leipzig 1906, p. 79 (ĉi tie interrete)