Saltu al enhavo

Itala Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itala Esperanto-Federacio
Federazione Esperantista Italiana
Emblemo de Itala Esperanto-Federacio
Lando  Italio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 21-a de marto 1910
Fondiĝloko Florenco
Interretejo www.esperanto.it
vdr

Itala Esperanto-Federacio (IEF, itale Federazione Esperantista Italiana - F.E.I.) estas asocio neprofitcela[1], kiu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto en Italujo (Italio). Ĝia sidejo estas en Milano[2]. Ĝi formale estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio en Italio. Ĝia organo estas la revuo L'Esperanto, kaj ĝia junulara sekcio nomiĝas Itala Esperantista Junularo.

Ĉiujare IEF organizas la Italan Kongreson de Esperanto.

En 2006 IEF organizis la 91-an Universalan Kongreson de Esperanto en Florenco.

En 2007 IEF eldonis la libron Rusoj loĝas en Rusujo, kiun redaktis Anna Löwenstein.

Estraro (2020-2023)

[redakti | redakti fonton]

La estraranoj plus aliaj. La listo estas trovebla en la retejo de IEF.

La asocio naskiĝis en Florenco la 21-an de marto 1910[3][4]; ĝi estis oficiale deklarita morala ento laŭ la D.P.R. n°1720 la 28-an de junio, 1956 (oficiala dekreto de la itala Registaro)[5]. Pro tio ĝi estas elektebla kiel ricevanto de la 5‰, kiujn italoj devas doni el siaj enspezoj al komun-utila asocio. Ĝia prezidanto (de 2014 ĝis 2020, du mandatoj) estis Michela Lipari; sekvis en 2020 Luigi Fraccaroli kaj en 2023 Laura Brazzabeni.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.