Baŝar al-Asad
Baŝar AL-ASAD (arabe: بشار الاسد, ankaŭ trovebla sub la latinigo Bashar al-Assad) estis la prezidento de Sirio ĝis sia forflugo.
Li naskiĝis la 11-an de septembro 1965 en Damasko, kiel dua filo de Hafiz al-Asad. Li lernis en la franca-araba lernejo al-Hurrijet en Damasko. Poste li studis en la medicina fakultato en la Universitato de Damasko kaj specialiĝis en oftalmologio. Li daŭrigis sian klerigadon en Britio.
En la jaro 1994 doktoro Baŝar al-Asad eniris la Armean Akademion en Homs. Poste, en januaro (1999) tra la rango de la siria armeo li estiĝis kolonelo.
Post la forpaso de sia patro, kaj la akcidenta morto de sia frato, kiu estis destinita fariĝi prezidento de la lando, li plirangiĝis al generalo kaj ĉefkomandanto de la Armeaj Fortoj. Post nomumo kiel kandidato de la partio Baazo, li estis elektita nova prezidento de la Respubliko per referendumo la 10-an de julio de 2000. Li estis reelektita en nova referendumo la 27-an de majo de 2007, kaj refoje en 2014 kaj 2021. Komence de sia prezidanteco, li liberaligis parton de la ekonomio, transirante de ŝtata socialismo al merkata socialismo[1], li malstreĉigis laikismon[2], sed tamen konservis fortan sirian naciismon kaj konservis la ligojn kunigantajn Sirion al la Islama Respubliko de Irano.
En 2011, lia subpremo de la protestoj de la Araba Printempo provokis la eksplodon de la siria interna milito, kun internaciaj sekvoj. Tamen, la armeaj intervenoj de Irano kaj Rusio ebligis lian tenadon ĉe regpovo. Dum ĉi tiu konflikto, Baŝar al-Assad estas akuzita pri militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homeco fare de UN pro celitaj bombadoj kontraŭ civilaj loĝantaroj, la uzo de kemiaj armiloj kaj morto pro torturo aŭ pendumo de almenaŭ kelkaj dekoj da miloj da politikaj kontraŭuloj.
Pli ol jardekon post la komenco de la civita milito, kvankam li retenis aŭ reakiris potencon en la plej granda parto de la lando, li restis tre polemika figuro, eĉ pario por granda parto de la internacia komunumo, pro la aparta graveco de la krimoj, pri kiuj li estas akuzita ekde la komenco de la konflikto.
La 15-an de septembro 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.
La 8an de decembro 2024 koalicio de islamistaj armitaj grupoj atingis Damaskon kaj likvidis la reĝimon de Baŝar al-Asad. Tuj antaŭ la falo de Damasko, li forfuĝis al Moskvo kun sia familio.