Aethelberht (Kent)
Sankta | |||||
Aethelberht | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Kent | |||||
Statuo de Aethelberht en la katedralo de Rochester
| |||||
Persona informo | |||||
Æthelbert | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 560 en loko mankas | ||||
Morto | 24-a de februaro 616 en loko mankas | ||||
Ŝtataneco | Kent vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Oiscingas | ||||
Patro | Eormenric of Kent (en) vd | ||||
Edz(in)o | Bertha of Kent (en) unnamed queen of Kent (en) vd | ||||
Infanoj | Eadbald ( Bertha of Kent (en) ) Aethelburg ( Bertha of Kent (en) ) Æðelwald (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 24-a/25-a de februaro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aethelberht (n. ĉirkaŭ 560, m. la 24-an de februaro 616) estis reĝo de Kent kaj la unua anglosaksa reĝo kiu konvertiĝis al kristanismo. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede li estis la plej potenca anglosaksa reĝo de Anglio.
Altroniĝo
[redakti | redakti fonton]Li heredis la tronon de Kent de sia patro Eormenric, sed ne certas la jaro: eble ĝi estis ĉirkaŭ 580 aŭ 590.
Kristanismo
[redakti | redakti fonton]Aethelberht edziĝis (eble ĉirkaŭ 580) al Bertha, merovida princino kiu estis filino de Ĉaribert la 1-a, reĝo de Parizo. Ŝi estis kristana, kaj estis akompanata al Kent de franka episkopo.
En 597 papo Gregorio la 1-a sendis kristanan mision al Kent sub Aŭgusteno de Canterbury. Aethelberht konvertiĝis kaj subtenis kristanismon en sia regno: sed ŝajne lia influo ne sufiĉis por persvadi aliajn reĝojn konvertiĝi, krom Saeberht de Essex kaj Raedwald (East Anglia) (kvankam ŝajne Raedwald veneris ankaŭ paganajn diojn). Eĉ en Kent, dum lia vivo lia filo kaj sekvanto Eadbald (Kent) kaj multaj korteganoj restis paganoj. Post lia morto paganismo mallonge refortiĝis, ĝis la konvertiĝo de Eadbald. Tamen estis pro la konvertiĝo de Aethelberht kial la roma varianto de kristanismo ekgajnis influon en Anglio.
Leĝaro
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 602 aŭ 603 Aethelberht eldonis leĝaron, de kiu restas manuskriptoj. Ĝi estis inter la unuaj dokumentoj skribitaj en la anglosaksa lingvo, kaj grava fonto pri la leĝaj kutimoj de la unuaj anglosaksoj kaj de ĝermanaj popoloj. Punoj pro krimoj variis laŭ la rango de la viktimo, kaj krimoj kontraŭ la eklezio ricevis la plej altajn punojn - eĉ pli ol krimoj kontraŭ la reĝo.
Kanoniziĝo
[redakti | redakti fonton]Aethelberht kanoniziĝis pro sia rolo rilate la kristanigon de Kent.