Saltu al enhavo

Tesalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:27, 8 jun. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Administra regiono
Tesalio
Περιφέρεια Θεσσαλίας
Situo de la administra regiono Tesalio ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 14036.646 km²
nombro de loĝantoj: 688 255 (2021)
loĝdenso: 49 loĝantoj po km²
administra centro: Lariso
provincoj (νομοί): 4
kodo laŭ normo ISO: GR-E
kodo laŭ normo NUTS: GR14
retpaĝo: www.thessalia.gr
Map
vdr

Tesalio (greke Θεσσαλία, Tesalía) estas historia pejzaĝo kaj moderna administra regiono de Grekio. Ĝi situas sude de la regiono Makedonio kaj norde de Meza Grekio. Okcidente ĝi limas al la nuna regiono Epiro (greke Ipiros).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La administra regiono havas areon de 14.036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 760.714 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Lariso ("Larisa"), kiu dum la jaro 2004 havis 128.758 loĝantojn.

La regiono dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

  1. Lariso (administra centro Lariso)
  2. Magnisio (administra centro Volos, dum la jaro 2004 84.425 loĝantoj)
  3. Trikalo (administra centro Trikalo, dum la jaro 1991 44.232 loĝantoj)
  4. Kardico (administra centro Kardico, dum la jaro 1991 30.067 loĝantoj)

Pelion (greke Πήλιο, Pilio) estas monto en la sudoriento de Tesalio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la fortikaĵo de Trikalo
la baziliko de Volos

Koordinatoj: 39°30' norde, 22°0' oriente