Malnovurba Urbodomo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
konvertilo (diskuto) e Aŭtomata konvertado |
konvertilo (diskuto) e Aŭtomata konvertado |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:12, 15 nov. 2002
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio Prago > Malnova Urbo > Malnovurba Urbodomo < Turismo
Malnovurba Urbodomo (Staroměstská radnice), kies starigon garantiis al la malnovurbanoj la 18-an de septembro 1338 la reĝo Johano de Luksemburgio. Kerno de tiu ĉi nehomogena komplekso estas frugotika Domo de Wölflin, adaptita post 1338 por servi kiel urbodomo. En 1364 oni konstruis sur romanika fundamento la turon kaj en 1381 finkonstruis la balkonkapelon (la turo eblig-as ĉarman ĉirkaŭrigardon): La novgotika parto de la Urbodomo, konstruita laŭ projekto de la vienaj arkitektoj P. Nobile kaj P. Sprengler (1838-1848), estis detruita dum la maja revolucio en 1945. Unu el la plej rimarkindaj aĵoj de la Urbodomo estas Astronomia Horloĝo.
La urbestra domo kaj la Malnovurba placo ofte estis sce-nejo de gravaj eventoj de la historio. En 1458 ĝia salonego vidis la elekton de Georgo de Poděbrady por reĝo de Bohemio. La plej tragedia dato en la historio de la urbodomo estas sendube la 21-a de junio 1621, kiam sur ekzekutejo, starigita en ĝia fronto, oni senkapigis 27 bohemajn nobelojn kaj urban-ojn, kiuj estis gvidintaj la ribelon kontraŭ la katolika Habs-burgo, imperiestro Ferdinando II.